中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Wen Jiabao ĉeestis la semestrokomencan ceremonion de Beichuan-Mezlernejo

    La 1-an de septembro pli ol 3 milionoj da element- kaj mezlernejanoj en la lokoj trafitaj de la tertremo okazinta la 12-an de majo en Wenchuan, Sichuan-provinco, iris al la lernejoj de la antaǔaj sidejoj, aǔ de aliaj lokoj de Sichuan kaj aliaj provincoj.

    Ĉefministro Wen Jiabao ĉeestis la semestrokomencan ceremonion de Beichuan-Mezlernejo, serioze katastrofita de la tertremo. Li diris: "Mi esperas, ke la lernantoj kaj instruistoj de Beichuan-Mezlernejo akiros respekton kaj honoron per siaj diligenta studado, malcedema spirito, nobla karaktero kaj idealo pri servo al la popolo kaj al la homaro. Mi kredas, ke Beichuan-Mezlernejo certe tion atingos." Ĉefministro Wen admonis ilin memori la spertojn kaj lecionojn donitajn de la katastrofo kaj diligente lerni por pli bone konstrui Beichuan kune kun la loka popolo.

    Wen venis al pli ol 20 lernantoj vunditaj en la tertremo kaj sidantaj en rulseĝoj, kaj forte manpremis ĉiun el ili. Rigardante ilin, li laǔte diris: "Estu firmvolaj!"





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688