中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
50 infanoj de tertreme plagitaj lokoj veturis al Hungario por konvalesko

Infanoj en la ambasadorejo de Hungario en Ĉinio 
    Invitite de la hungara registaro, 50 infanoj de tertreme plagitaj lokoj veturis la 3-an de aŭgusto al Hungario por konvalesko.

    Laŭ konigo de Kusai Sándor, ambasadoro de Hungario en Ĉinio, la konvalesko daŭras de la 4-a ĝis la 25-a de aŭgusto kaj oni aranĝos enhavo-riĉajn aktivadojn. Tiuj ĉi 50 infanoj vizitos famajn pitoreskajn kaj historiajn restaĵojn, partoprenos someran kampadon, interparolos kun instruistoj kaj lernantoj de lernejo hungara-ĉin-lingva, kaj ĉeestos la celebran aktivadon en la Nacia Tago de Hungario. Ŝtataj gvidantoj de Hungario ilin vizitos, kaj psikoterapiistoj provizos helpon al ili dum konvalesko.

    La ambasadorejo organizis por la infanoj aktivadon en la Pekina Bestĝardeno kaj Ĝardeno de Maraj Bestoj.

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688