中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Ĉinio kaj Rusio startigis sistemon de intertraktado pri fueloj

    La 26-an de julio ekfunkciis en Pekino la sistemo de vicĉefministronivela intertraktado pri fueloj inter Ĉinio kaj Rusio. Ĉina vicĉefministro Wang Qishan kaj rusa vicĉefministro Igor Sechin faris interparolon kaj profunde interŝanĝis opiniojn pri plifortigo de kunlaborado en fuela kampo inter la du landoj.

    Wang diris, ke la kunlaborado en fuela kampo estas grava enhavo de la strategia kunlaborado inter Ĉinio kaj Rusio. Li esperis, ke la du landoj kune klopodos, plene elvolvos la rolon de la intertraktada sistemo, plilarĝigos kaj profundigos la kunlaborojn inter la du landoj en la kampoj petrol-gasa, nukle-energia, elektra kaj aliaj por antaǔenpuŝi la disvolviĝon de la dulandaj rilatoj. Li opinias, ke ĉi-foja intertraktado akiris pozitivajn fruktojn.





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688