中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Unua flugigo de ĉartitaj aviadiloj semajnfine inter la ĉina ĉeftero kaj Taiwan

    La 4-an de julio funkcias la unua flugigo de ĉartitaj aviadiloj semajnfine inter la ĉina ĉeftero kaj Taiwan, kaj la unua turisma grupo de loĝantoj sur la ĉina ĉeftero ekvojaĝis al Taiwan.18 ĉartitaj aviadiloj de 11 aerkompanioj flugas inter la du bordoj de la Taiwan-a markolo.

    La unua turisma grupo de loĝantoj sur la ĉina ĉeftero al Taiwan konsistas el la "unua turisma grupo" kaj la "unua enketa grupo pri turismo" kun 760 homoj. Ili vojaĝas al Taiwan per la unua flugigo de ĉartitaj aviadiloj semajnfine. Shao Qiwei, prezidanto de la Interŝanĝa Asocio pri Turismo Ambaŭflanke de la Taiwan-a Markolo, estas estro de la unua turisma grupo de la ĉeftero al Taiwan.

    En la 13-a de junio la Asocio por Rilatoj Ambaŭflanke de la Taiwan-a Markolo (ARATM) kaj la Fonduso por Interŝanĝo de la Taiwan-a Markolo (FITM) denove faris dialogon kaj subskribis "Resumon de intertraktado pri flugigo de ĉartitaj aviadiloj semajnfine ambaŭflanke de la Taiwan-a markolo" kaj "Interkonsenton pri turismado de loĝantoj sur la ĉina ĉeftero al Taiwan". Laŭ la interkonsento, nun loĝantoj de 13 provincoj kaj municipoj de la ĉeftero povas vojaĝi al Taiwan.

    La unua flugigo de ĉartitaj aviadiloj kaj turismado de loĝantoj sur la ĉeftero al Taiwan estas la unua paŝo por realigi la du subskribaĵojn de ARATM kaj FITM kaj ankaŭ majloŝtono de interŝanĝo ambaŭflanke de la Taiwan-a Markolo.





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688