中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Inaŭguriĝis la Internacia Gazona kaj Stepa Konferenco de 2008

    Posttagmeze de la 29-a de junio inaŭguriĝis en Hohhot, ĉefurbo de la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio en norda Ĉinio, la Internacia Gazona kaj Stepa Konferenco de 2008. Tio estas la unuafoja kune okazigita kunveno de la du tutmondaj herbaj sciencaj organizoj -- la Internacia Gazona Kongreso kaj la Internacia Stepa Konferenco, kaj la unuafoja solena kunveno gastigata de Ĉinio.

    La konferenca ĉeftemo estas "plurfunkcieco de la monda gazono ŝanĝiĝanta". Intertempe 1500 personoj el 76 landoj kaj regionoj vaste diskutos pri 24 subtemoj sub 3 temoj -- gazona resurso kaj ekologio, gazona produktosistemo, gazonaj ekonomio kaj politiko.

    La Internacia Gazona Kongreso kaj la Internacia Stepa Konferenco, nomataj ankaŭ "Olimpikoj" de la monda industrio de herboj, okazas post ĉiuj kvar jaroj. Ĝis nun la Internacia Gazona Kongreso jam okazis 20 fojojn kaj la Internacia Stepa Konferenco -- 7 fojojn.





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688