中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Kontraŭterorisma manovro en Pekino

    Por aktive trakti minacon de terorismo dum la Pekinaj Olimpikoj, oni faris en Pekino de la 11-a ĝis la 14-a de junio manovron kontraŭ terorismo -- "Granda Muro N-ro 5" pri traktado kontraŭ terorismaj agoj dum la Pekinaj Olimpikoj. Ĝin partoprenis multaj departementoj inkluzive de polico, armeo, higieno, medio-protektado, meteorologio kaj trafiko. La manovro unuafoje uzis polican helikopteron en Pekino.

    Koncerna respondeculo diris, ke gvidate de la principo "manovrado servas al la praktiko", la manovrado estis efektivigata laŭ la decidita procedo, tial ĝi montris la kapablon de la fakaj kontraŭteroristoj en la batalo kontraŭ abruptaj eventoj kaj por sekureco de la Olimpikoj, sekve de tio la manovro atingis atenditajn rezultojn.

    Tiu ĉi manovro celas ankaŭ altigi la konscion de urbanoj pri kontraŭterorismaj agoj kaj garantian povon de sekureco kaj ilian kapablon de mem- kaj reciproka savado.





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688