中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Problemoj plej praktikaj kaj plej atentataj de tibetaj popolamasoj estas efike solvataj

    Antaŭ nelonge Qiangba Puncog, prezidanto de la Tibeta Aŭtonoma Regiono de Ĉinio, diris, ke la regiono ĉiam alte atentas problemojn pri la vivo de popolanoj kaj favorigas disvolvajn fruktojn al ĉiuj popolanoj, kaj plej atentataj, rektaj kaj praktikaj problemoj pri interesoj estas efike solvataj.

    Laŭ konigo, de 1985 Tibeto praktikas la politikon pri senpagaj manĝado, loĝado kaj lernado por kamparanaj kaj paŝtistaj infanoj, kiuj loĝas en lernejoj. Cetere, en la flankoj de loĝado kaj kuracado, tibetanoj, precipe kamparanoj kaj paŝtistoj, okupantaj plejparton de la tibeta loĝantaro, ĝuas ĝenerale "senpagajn" bonaĵojn.

    Tibeto donas atenton ankaŭ al la vivo de la popolanoj kun financaj malfaciloj. En 2007, Tibeto metis 230 mil malriĉajn kamparanojn kaj paŝtistojn en la amplekson de kampara minimuma vivgarantio. Kontraŭ la influo de la evento okazinta la 14-an de marto en Lhasa kaj de la tutlanda var-preza leviĝo, antaŭ nelonge la registaro de la Tibeta Aŭtonoma Regiono decidis doni portempan monatan monhelpon al tiuj, kiuj ĝuas la minimuman vivgarantion.





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688