中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Novjara saluto de ĉina prezidanto Hu Jintao

    Antaŭvespere de la nova jaro ĉina prezidanto Hu Jintao faris novjaran saluton por 2008 kun la titolo "Kune akceli la noblan aferon de paco kaj evoluo de la homaro", pere de la Ĉina Radio Internacia, la Ĉina Centra Popola Radio kaj la Centra Televizia Stacio de Ĉinio, por saluti la tutlandan popolon, inkluzive de la samlandanoj en Hongkong, Makao kaj Taiwan, kaj al la transmaraj ĉinoj kaj ĉinaj elmigrintoj kaj al diverslandaj amikoj tra la tuta mondo.

    Hu Jintao diris, ke en la jaro 2007 novaj ŝanĝiĝoj okazis en la mondo kaj Ĉinio gajnis novajn progresojn. Li emfazis, ke la jaro 2008 estos tre grava por la ĉina popolo. Ĉinio solene celebros la 30-jariĝon de komenco de reformado kaj pordomalfermo.

    Hu Jintao montris, ke en la nuna tempo la internacia situacio ĝenerale estas stabila, tamen la neekvilibreco de la tutgloba ekonomio pli serioziĝas kaj la internacia sekureco pli komplikas. Ĉinio alte tenos la standardon de paco, evoluo kaj kunlaboro, senŝanceliĝe iros sur la vojo de paca disvolvo, ĉiam senhezite praktikos malferman strategion pri reciproka utilo kaj kuna gajno, klopodos plu por antaŭenpuŝi demokratiigon de la internaciaj rilatoj kaj antaŭenpuŝi la ekonomian tutmondiĝon disvolviĝi en la direkto de ekvilibro, ĝenerala favoro kaj komuna sukceso.

    Fine li faris inviton, ke Ĉinio varme bonvenigas sportistojn de diversaj landoj al la olimpikoj someraj kaj handikapulaj kaj diverslandajn amikojn al Pekino por spekti la du solenaĵojn.





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688