中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Inaŭguriĝis la 7-a Ĉina Kongreso de Esperanto en Kantono

   

Matene de la 7-a de decembro inaŭguriĝis la 7-a Ĉina Kongreso de Esperanto en Kantono, ĉefurbo de Guangdong-provinco en suda Ĉinio, kun pli ol 300 kongresanoj el 26 provincoj kaj Hongkong de Ĉinio, kaj samideanoj el Pollando, Hispanio kaj Finnlando. La inaŭguron ĉeestis Chen Haosu, prezidanto de ĈEL kaj tiu de la Ĉina Popola Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj, Guo Xiaoyong, vicprezidanto de ĈEL kaj konstanta vicprezidanto de la Ĉina Internacia Eldona Grupo, Chen Mingde, vicurbestro de Kantono kaj Li Hongjie, vicprezidanto de ĈEL kaj estro de la redakcio de "El Popola Ĉinio".

    En la inaŭguro Chen Haosu diris: "Esperanto celas akcelon de interfluo, kunlaboro, paco kaj evoluo. Ni ĉiuj obeas al ĝeneralaj cirkonstancoj de landa konstruado kaj monda paco, ni kune klopodu por realigi konstruadon de la harmonia socio kaj konstruado de longdaŭre paca kaj kune prospera harmonia mondo."

    La temo de la kongreso estas "Realigi sciencan koncepton de disvolviĝo kaj apliki Esperanton por servi al konstruado de la harmonia socio".





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688