中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Franca prezidento Nicolas Sarkozy vizitas Ĉinion

    Invitite de ĉina prezidanto Hu Jintao, franca prezidento Nicolas Sarkozy atingis Xianyang-flughavenon de Xi'an la 25-an de novembro kaj komencis tri-tagan viziton al Ĉinio.

    Tio estas lia unuafoja vizito al Ĉinio post lia prezidentiĝo en majo kaj Ĉinio estas la unua azia lando, kiun li vizitas en la nomo de franca ŝtatestro.

    Sarkozy vizitos Xi'an, Pekinon kaj Ŝanhajon. Kun li intervidiĝos respektive Hu Jintao, ĉina prezidanto, Wu Bangguo, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, kaj Wen Jiabao, ĉina ĉefministro. La gvidantoj de la du landoj diskutos pri duflankaj rilatoj kaj internaciaj kaj regionaj aferoj atentataj de la du landoj. Krome Sarkozy faros prelegon en Tsinghua-Universitato kaj vizitos olimpikajn stadionojn.





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688