中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Hu Jintao sendis telegramon al bangladeŝa prezidento pro atako de tropika ŝtormo

   La 18-an de novembro, ĉina prezidanto Hu Jintao sendis konsolan telegramon al bangladeŝa prezidento Iajuddin Ahmed pro tio, ke marbordaj regionoj de la suda parto de Bangladeŝo suferis atakon de forta tropika ŝtormo, kiu kaŭzis gravan perdon de popolanoj.

    En la nomo de la ĉinaj registaro kaj popolo kaj de si mem, Hu Jintao esprimis profundan simpation kaj sinceran konsolon al la bangladeŝaj registaro kaj plagita popolo.

    En la sama tago, ankaŭ ĉina ĉefministro Wen Jiabao sendis konsolan telegramon al bangladeŝa ĉefministro Fakhruddin Ahmed.





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688