中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
20 filmoj eksterlandaj partoprenis en la 16-a Orkoka kaj Centflora Filma Festivalo de Ĉinio

    Kiel ŝlosila parto de la 16-a Orkoka kaj Centflora Filma Festivalo de Ĉinio, la Internacia Orkoka Filma Ekspozicio inaŭguriĝis en la 23-a de oktobro en Suzhou, orienta Ĉinio. 20 filmoj el Pollando, Rusio, Hindio, Japanio, Irano, Malajzio kaj aliaj sume pli ol 20 landoj publike projekciiĝos dum la filma festivalo kaj konkuros la premiojn de "Eksterlanda filmo plej ŝatata" kaj aliajn premiojn.

    La 20 filmoj kun diversaj stiloj estas reprezentantoj el 70 filmoj eksterlandaj. Ren Kangmin, direktoro de organiza komitato de la filma festivalo, diris, ke la Orkoka kaj Centflora Filma Festivalo estas jara kunveno de ĉinaj filmoj kaj ankaŭ interŝanĝa kaj amika interkomunika kunveno de la ĉina filmista rondo kaj la fremdlandaj filmistoj. Li diris, ke la Internacia Orkoka Filma Festivalo akcelos kunlaboron kaj prosperigos merkaton kaj montros al ĉinaj spektantoj fenestron por koni fremdlandajn filmojn.





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688