中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Akupunkturo kaj mokso de Ĉinio
2007-06-14

de JIAN XIAO

Akupunkturo kaj mokso estas grava parto de la ĉina medicino. Kaj kuracado per akupunkturo kaj mokso estas efika, facila, malmultekosta kaj sekura. En la pasintaj kelkmil jaroj ĝi iom post iom formis sisteman teorion, kaj oni akumulis sufiĉe da spertoj en la klinikado. Nun ĝi evoluis de la klinika kuracrimedo al speciala fako de medicino.

Origino de akupunkturo

En la fora ŝtonepoko, kiam mano doloris, oni sentis, ke la doloro mildiĝis de pikado de akra ŝtono al la dolora mano. Tial oni akrigis ŝtonpecon kaj per ili faris masaĝon por akceli cirkuladon de sango kaj kuraci malsanon.

Kun tempopaso la akupunkturaj instrumentoj evoluis iom post iom de la ŝtonaj pecoj al la kupraj, oraj kaj arĝentaj pingloj.

Mokso ekuziĝis en la fora tempo, kiam oni faris fajron per ŝtonbatado. Virinoj, preparante manĝaĵojn, sentis sin iom pli bona je la dolora parto pro varmo ĉe fajro. Inspirite de tio oni iom post iom inventis mokson per drogherboj. La praktiko pruvas, ke la aparta odoro de drogherboj kaj ekscito de varmo povas reguligi fiziologiajn funkciojn kaj kuraci malsanojn.

Klinikado pruvas, ke akupunkturo kaj mokso estas rapida, facila kaj efika kuracprocedo.

Akupunkturo kaj mokso en la mondo

Almenaŭ antaŭ 1400 jaroj la akupunkturo kaj mokso de Ĉinio kondukiĝis al Japanio, en la 669-a jaro al Koreio, en la 9-a jarcento al arabaj landoj kaj post la 13-a jarcento al aliaj landoj de Azio.

Laŭdire la akupunkturo kaj mokso de Ĉinio estis diskonigita de itala Marko Polo en Eŭropo. Francio estas la unua eŭropa lando, kiu ekstudis akupunkturon kaj mokson kaj fariĝis studcentro de tiu fako en Eŭropo. Mondfama pentristo Picasso estis kuracita per akupunkturo en Francio.

En la unuaj jaroj de la 19-a jarcento usonanoj ekuzis la ĉinan medicinon. Dum vizitado de usona prezidento Richard M. Nixon al Ĉinio, multaj usonaj medicinaj fakuloj en 1972 venis al Ĉinio por esplori aplikadon kaj kuracefikon de la akupunkturo. Poste ili plurfoje vizitis Ĉinion por studo. Nun ĉ. 30 ŝtatoj de Usono leĝe agnoskis la ĉinan akupunkturon.

Pikmanieroj de la akupunkturo

Pikado per delikataj pingloj estas ofte uzata metodo de la tradicia akupunkturo de Ĉinio. Per tiuj ege delikataj pingloj oni pikas korpajn punktojn de 14 kanaloj por helpi cirkuladon de ĉji-o kaj sango, kaj resanigi funkcion de la internaj organoj.

La pingloj havas malsamajn longecojn kaj dikecojn, kaj en klinikado estas ofte uzataj pingloj longaj je 25-75 mm dika je 0.32-0.38 mm. La mallongaj estas ofte uzataj por piki malprofundan lokon de la haŭto kaj la longaj profundajn.

Ĝenerale tiuj pingloj estas faritaj el rustimuna ŝtalo kun forteco kaj tenaceco.

Pikado per varmigita pinglo:

Oni varmigas pinglojn sur alkoholo-lampo ĝis inkandeskeco kaj pikas malsanajn kaj rilatajn punktojn. Laŭ stato de malsanoj oni pikas unu fojon ĉiutage aŭ 2-3 fojojn semajne, kaj pli longa tempo de la pikado necesas por kuraci malnovan gravan malsanon. Per tiaj pingloj oni pikas korpajn punktojn vertikale aŭ oblikve kompreneble, evitante gravajn organojn kaj sangajn kanalojn.

Tiu akupunktura kuracado efikas por artroalgio, apopleksio, doloro en dorso kaj talio, tusado pro patogena malvarmo, kapdoloro pro ekzogena malvarmo kaj aliaj doloroj.





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688