中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
La kampara koopera kuraco de Ĉinio
2007-06-14

de WANG XINLING

“Ni havas garantion por akiri kuracon.”

Li Zhiqiang estas kamparano en montaro, 40 km. distance de la urbo de Jinzhai-gubernio de Anhui-provinco en Ĉinio. Lia familio enspezas 3000 juanojn (10 juanoj = 1 eŭro) ĉiu-jare. Sed ĉi-foje li pagis pli ol 10 mil juanojn por operacio, tro grandan sumon laŭ lia ekonomia situacio. Li diris: “Mi ne povus tuj akiri la kuracon, se mi ne aliĝus al la kampara koopera kuraco.”

Kiel la unua profitanto de la nova kampara koopera kuraco de Jinzhai-gubernio Li Zhiqiang reprenis 3060 juanojn el la pagita sumo post sia elhospitaliĝo. Tio profitas de lia aliĝo al la nova kampara koopera kuraco per pago de 10 juanoj ĉiu-jare.

La sistemo de la nova kampara koopera kuraco vaste disvastigata nun en la ĉina kamparo estas medicina asekura sistemo organizata, gvidata kaj subtenata de la registaro kaj financata de persono, kolektivo kaj registaro. La kamparanoj povas aliĝi memvole. De 2003 ĝis la 30-a de septembro de 2005 Ĉinio prove praktikis la sistemon en 671 gubernioj. Al la sistemo aliĝis 177 milionoj da kamparanoj, kiuj konsistigas 19.94% de la totala kamparanaro.

Ĉinio estas agrikultura lando. En la kamparo vivas 700 milionoj da kamparanoj ne inkluzive de tiuj laborantaj en urboj. Pro tio higiena problemo de la kamparanoj fariĝas granda afero en disvolviĝo de Ĉinio. Retrorigardante la historion ni povas vidi la irvojon de Ĉinio por solvi la problemon de kuraco de la kamparanoj en la pasintaj pli ol 50 jaroj.

Post 1949: tri laboroj ŝanĝis staton de kampara kuraco

Ĉina vicĉefministro Wu Yi (la dua de dekstre) kaj ministro de sano Gao Qiang (la unua de dekstre) en la kamparo de Sichuan-provinco.

Antaŭ 57 jaroj, kiam la Ĉina Popola Respubliko fondiĝis, escepte de malmultaj privataj ĉinmedicinaj kuracejoj kaj drogherbaj apotekoj preskaŭ ne estis kuracaj institucioj en la kamparo. La kamparanoj suferis de malriĉeco, epidemioj kaj lokaj malsanoj. La mortokvanto de novnaskitoj atingis 200‰ kaj la averaĝa vivdaŭro de ĉinaj kamparanoj estis malpli ol 35 jaroj. En tia stato, Ĉinio klopodis por moderigi la seriozan situacion pere de jenaj tri laboroj:

La unua: establi en gubernioj, subgubernioj kaj vilaĝoj higienajn instituciojn por gvidi la laboron kaj liveri kuracan servon; la dua: fari duonjaran instruadon pri kuracaj scioj al junuloj elektitaj el la kamparanoj por ke ili havu bazajn sciojn pri preventado de malsanoj, sanigado kaj tradicia medicino, kaj minimuman kapablon kuraci neseriozajn malsanojn; la tria: praktiki asekurecan sistemon financatan de la kamparanoj.

Tiuj laboroj evidente ŝanĝis la staton de manko de kuracistoj kaj medikamentoj en la kamparo, kaj la mortokvanto de novnaskitoj malaltiĝis al 25.5‰, tiu de akuŝintinoj malaltiĝis de 15‰ al 0.51‰. La mortokvanto de la loĝantoj malaltiĝis de 17‰ al 6.42‰ kaj averaĝa vivdaŭro altiĝis de 35 jaroj al 71 jaroj. Esplorado de la Monda San-Organizo (MSO) kaj la Monda Banko raportis en la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento: “Dank’ al ĉina sugesto la elementa san-laboro estis elmetita. Ĉinio starigis en la kamparo kun 80% de la loĝantoj de la tuta lando sukcesan bazan sanitaran sistemon. Ĝi liveras medicinan servon malmultekostan kaj taŭgan al la popolo kaj plenumas la bazan bezonon rilate higienon de plimultaj kamparanoj, kaj estas bona modelo por la disvolviĝantaj landoj.”

En la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento: malsukceso kaj leciono

 

Ankaŭ infanoj povas akiri kuracon per karto.

De la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento Ĉinio praktikis en la kamparo la politikon de familia respondeca laŭkontrakta produktado, kaj falis la kolektiva ekonomio de la kampara kooperado kaj la popola komunumo. Tio kaŭzis malaperon de la kampara koopera kuraco kaj malfortiĝon de bazaj san-organizoj. La populariga indico de la kampara koopera kuraco malaltiĝis de 90% en 1970 al malpli ol 10% kaj eĉ al 5%. Pli serioze estis, ke pro manko de subteno de la kolektiva ekonomio kaj lokaj registaroj la lokaj san-organizoj fariĝis komerce profitemaj. Pro tio 70% de la bazaj san-organizoj falis en malfacilan situacion kaj 50% de la vilaĝaj kuracejoj fariĝis privataj profitantaj el kuraco kaj vendado de medikamentoj. Pro malfortiĝo de laboro de kampara publika higieno kaj malsano-prevento kaj sanitaro reaperis en iuj lokoj epidemioj kaj lokaj malsanoj. Pro senĉesa leviĝo de kuracpago multaj kamparanoj ne havis monon por viziti kuraciston. Laŭ la taksado de MSO en 2000 al la ĝeneralaj atingoj kaj efikoj en higiena afero de 191 membrolandoj, Ĉinio okupis la 144-an lokon, kaj laŭ taksado al monkolektado kaj justeco de dividado en higiena afero, Ĉinio okupis la 188-an lokon.

En 2006: unuaj sukcesoj de la nova sistemo de kampara koopera kuraco

Kamparano repreninta kvoton el la pago por kuraco

En 2003, por ŝanĝi malbonan situacion de la kampara kuraco, Ĉinio faris provon de nova kampara koopera kuraco. Ĉiuj provincoj ellaboris laŭ sia efektiva stato pagmanieron de kamparanoj por aliĝi al la kuraco. Premise de memvolo de kamparanoj, la ŝtato starigis fonduson por kamparanoj el 10 juanoj pagataj ĉiu-jare de la centra registaro, 10 juanoj de la loka registaro kaj 10 juanoj de kamparano mem. Kiam malsaniĝas kamparanoj, ili povos repreni parton de sia pago por la kuraco. La ŝtato donas al la kamparanoj de meza kaj okcidenta Ĉinio pli grandan repreneblan kvoton ol tiuj de aliaj regionoj de Ĉinio. Laŭ tiu sistemo la kamparanoj pagintaj 10 juanojn ĉiu-jare povas ricevi kvoton de kelkmil eĉ dek mil juanojn, se ili malsaniĝis grave.

“Dankon al la koopera kuraco. Alie, mi ne povus pagi por la kuraco eĉ per mia tuta sumo da ŝparmono!” diris Shandong-a kamparanino Ji Huili. En 2004 ŝia edzo Ji Yubao paraliziĝis pro apopleksio. En unu jaro li pagis pli ol 100 mil juanojn por du operacioj. Laŭ la sistemo de la nova kampara koopera kuraco li reprenis 71 mil juanojn. Tio solvis lian malfacilon en ekonomio.

La nova kampara koopera kuraco nun ne havas fiksan modelon en diversaj lokoj de Ĉinio kaj la reprenebla kvoto en diversaj regionoj estas malsama. Ji Yubao estas malsanulo ricevinta kompare grandan kvoton.

Kompare kun la kampara koopera kuraco praktikata antaŭ kelkdek jaroj, la nova sistemo donas pli vastan eblecon al kamparanoj suferantaj de grava malsano viziti hospitalojn en grandaj urboj, kaj ili povas repreni pli grandan kvoton el la kuraca pago. Krome, la kamparanoj povas akiri la kvoton en malpli longa tempo.

Sekve de stabiliĝo de la prova praktikado de la nova kampara koopera kuraco, la ĉina registaro planas ĝeneraligi la sistemon al ĉiuj kamparanoj en 2010. Laŭ tiu plano, en 2006 la kampara koopera kuraco prove praktikiĝas en 40% de la gubernioj de la tuta lando rilate 300 milionojn da kamparanoj, kaj en la venonta jaro en 60% de la gubernioj kaj en 2008 en pli ol 80% de la gubernioj kaj ĝis kompleta praktikiĝo en la tuta lando.

 

 




(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688