中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Sui Shuyi — eminenta ĉinmedicina ostologo
2007-06-14

de FANG XIAOTONG

63-jara Sui Shuyi naskiĝis en familio de ĉinmedicina kuracisto kaj lernis ostologion de fama ĉinmedicina ostokuracisto en Pekino. Li laboris kiel ostologo en tiu faka hospitalo pli ol 40 jarojn. Emeritiĝinte, li starigis sian propran klinikon. Multaj malsanuloj venis peti helpon pro lia reputacio. Li famas ne nur pro la distinginda kuracado, sed ankaŭ pro lia nobla personeco.

Doktoro Sui estas maldika kaj altstatura, kun haroj grizaj, okuloj brilaj kaj sinteno modesta. Kiam ni atingis lian klinikon, li estis ekzamenanta pacienton. Apude liaj du disĉiploj atenteme pririgardis kaj lernis. La kliniko estas pura kaj en bona ordo. Verdaj plantoj en grandaj kaj malgrandaj vazoj donas vivecon al la kliniko.

“Por esti bona kuracisto, oni devas ne nur posedi altan kuracarton, sed ankaŭ esti honesta,” tiel instruis lin liaj gepatroj de lia infaneco. Dum lia kuraclernado, liaj majstroj faris bonan ekzemplon al li. Lia pramajstro funkciigis tiufakan klinikon antaŭ la fondiĝo de la nova Ĉinio. Vintre venis al li malriĉa vundito en ŝtorma noktmezo. Li ne nur donis al li kuracadon, sed ankaŭ regalis lin per varma nudelo. Li akcentis, ke en la okuloj de kuracisto malsanuloj estas malsamaj, sed egalaj, ĉu ili estas riĉaj aŭ senhavaj.

En multaj jaroj, doktoro Sui resanigis pacientojn de diversaj statusoj, el kiuj plej parto estas ordinaraj homoj. Pro sia afabla kaj egala traktado al ili, li amikiĝis kun multaj el ili.

Afabla kaj zorgema al malsanuloj

“Foje malsanulo diris al mi, ke lia amikino grave vundiĝis en tertremo okazinta en Tangshan en 1976 kaj sentis nenion en la malsupraj membroj. Diagnozo montras, ke ŝi suferas de paraplegio. Mi diris al li, ke se la paralizo estas kaŭzita de rompiĝo de nervo, mi neniel povas kuraci. Tamen li petadis min iri al ŝi. Mi faris al ŝi ekzamenon kaj trovis, ke ŝia nervo ne rompiĝis. Sed ŝi montris nenian reagon, kiam mi masaĝis akupunkturajn punktojn sur ŝiaj piedoj. Post kelkfojaj masaĝoj, ŝiaj piedoj eksentis tuŝojn. Mi ekĝojis, ke ŝia malsano estas kuracebla. Kaj mi masaĝis akupunkturajn punktojn sur ŝia dorso. Se ŝia nervo estus damaĝita, ŝia talio ne havus forton kaj ŝi ne povus sidiĝi. Sed ŝi povis tion fari kun helpo. Mi kredis, ke mia kuracado estas ĝusta. Do, mi diris, ke post kelkfoja kuracado, ŝi povos iri.”

Doktoro Sui daŭre faris al ŝin masaĝojn, kaj ŝi iom post iom resaniĝis. La sukcesa kuracado de Sui rapide cirkulis inter la pacientoj. Fakte, oni faris al ŝi misdiagnozon. Dum la tertremo ŝia vertebraro estis deformita kaj premis la nervon, tio kaŭzis al ŝi la paralizon. Doktoro Sui ne observis la diagnozon de aŭtoritata hospitalo, li faris detalan ekzamenon al paciento kaj finfine trovis la kaŭzon de la malsano. “Mi ne estas ĉiopova.” diris doktoro Sui, “Ĉiu ajn malgranda neglekto de kuracisto povas damaĝi la tutan vivon de malsanulo. Ĉu mi devas esti malserioza?”

Dum la kuracado, Sui traktas pacientojn laŭ iliaj konkretaj kazoj. Iu knabo de supera mezlernejo rompis sian pojnoston unu tagon antaŭ la enir-ekzameno al universitato. Por ke li povu partopreni la ekzamenon, doktoro Sui foj-refoje alĝustigis la dikecon de la splintoj kaj streĉadon de la bandaĝo, kaj fine trovis la plej taŭgan bandaĝon kun la celo redukti lian doloron kaj por ke li povu fari skribadon. La knabo sukcese plenumis la du-tagajn ekzamenojn kaj estis akceptita de Qinghua-universitato, unu el la plej famaj superaj lernejoj en Ĉinio.

“Se mi bandaĝus lian antaŭbrakon aŭ engipsigu ĝin laŭ la tradicia maniero, lia mano ne povus moviĝi,” eksplikis Sui. “Enir-ekzameno al universitato estas grava por estonteco de la lernantoj, do mi faris al li provizoran traktadon.” Post la ekzamenoj, mi plenamplekse kuracis al li la vundon. Estus domaĝe, se tiu lernema knabo ne povus partopreni la ekzamenojn por eniri en universitaton pro neatendita akcidento.”

Kuracado en kombinado de ĉina medicino kun la okcidenta

Doktoro Sui elmetis kelkajn flavajn olivformajn splintojn kun dikeco de malpli ol 1 mm kaj en malsamaj grandecoj. “Oni uzas gipson kaj malmolajn splintojn por fiksi frakturon laŭ la okcidenta medicino, dum mi uzas molan materialon laŭ la tradicia ĉina medicino. Ĝuste per la de mi memfaritaj paperaj splintoj, mi provizore fiksis la vunditan pojnon de la supre menciita knabo.” La papera splinto ja estis malpeza kaj fleksebla, tial la knabo povis skribi.

“Se oni uzus gipson, la engipsigita parto ne povas moviĝi antaŭ ol forigi ĝin. Tuj post vundiĝo la muskolo de la vundita parto ŝveliĝas, kaj post nelonge ĝi malŝveliĝas. Tiam la gipso fariĝas netaŭga por la fiksado. Paperajn splintojn oni facile reĝustigas laŭ la bezono, tiel la pacientoj povas rapide resaniĝi kaj moviĝi.”

Estas granda diferenco en la teorio kaj kuracrimedo inter la tradicia ĉina medicino kaj la okcidenta. Pro tio, doktoro Sui donas grandan atenton al kombinado de la tradicia ĉina medicino kun la okcidenta. La ĉina medicino konstatas, ke la skeleta strukturo kaj nervaro havas harmonian rilaton. Nervoj kunligas skeleton. Ĉiu ajn deformiĝo kaŭzas doloron. Per kiropraktiko, oni la nervojn glatigas kaj la deformitan oston ĝustigas. Kuracisto de la tradicia ĉina medicino devas bone scii la precizan skeletan strukturon de la homkorpo kaj uzas taŭgan metodon. Anatomio de la okcidenta medicino multe helpas en tio. En la komenca periodo de sia ostologia kariero, doktoro Sui lernis de sia majstro en praktiko kaj rapide progresis. Por altigi sian kuracnivelon, li lernis ankaŭ okcidentan medicinon kaj interŝanĝis kun tiufakaj instruistoj pri kombinado de la tradicia ĉina medicino kaj la okcidenta.

Laŭ siaj spertoj multjaraj, doktoro Sui diris, ke se oni bone konas la homan skeleton kaj lertas en masaĝo, oni povas kuraci per la tradicia ĉina medicino negravan frakturon sen fari operacion. Pli-ol-20-jara junulo estis vundita je la gambo en trafika akcidento. Kuracisto decidis amputi lian membron. Ne volante perdi la gambon, li turnis sin al doktoro Sui. Post lia kuracado, la vundita gambo estis savita. Nun li povas iri, kuri kaj bicikli.

Lerta en kunligo de nazosto por infanoj

Doktoro Sui lertas en kuracado de rompita nazosto de infanoj.

Infanoj facile rompas al si nazoston en ludo aŭ kurado. Ili ploras kaj krias pro doloro. Kaj la gepatroj maltrankviliĝas, timante, ke tio malbeligos la vizaĝon.”

Foje knabo rompis al si la nazoston en ludo kun kamaradetoj. La gepatroj de la knabo kondukis sian infanon al doktoro Sui. Sui sukcesis kunligi la rompitan nazoston nur en kvin minutoj. La gepatroj de la malgranda paciento estis ege ĝojaj kaj dankemaj.

“Sen uzi anestezaĵon en la kuracado,” diris doktoro Sui, “mi nur postulas la infanon spiri per buŝo kaj resti senmova. Trovinte la ĝustan lokon, mi kunligas la rompitan oston per rapidaj movoj, kaj tio povas malmulte dolorigi la pacienton. Post fiksado per bandaĝo, la infano povas hejmeniri kaj plene resaniĝos 20 tagojn poste.”

Doktoro Sui havas multajn disĉiplojn. Multaj el tiuj jam fariĝis emientaj kuracistoj. Li estas rigola al siaj disĉiploj same kiel lia instruisto al li. Sur la muro de lia kliniko estas du kaligrafiaĵoj donacitaj de famaj kaligrafoj, kiuj iam ricevis kuracadon de doktoro Sui. Unu el ili aplaŭdas lian kuracadon kaj la alia laŭdas lian noblan profesian moralon. Ili kvazaŭ rakontas aferojn inter doktoro Sui kaj liaj pacientoj.

 

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688