中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Pekinaj metiartaĵoj -- kolharaj homoj
2011-02-22

de LI QIANG

 

    Kolhara homo, tradicia popola metiartaĵo kun aparta pekina karaktero, estis kreita de fama metiartisto Wang Chunpei en la fino de la 19-a jarcento.

 


Teatraĵo sur pleto 


 

    Kolhara homo, farita komence laŭ la figuroj de militistoj en la pekina opero, postulas komplikan kaj delikatan teknologion. Kolharaj homoj plejparte altas ĉ. 10 centimetrojn kaj pli grandaj -- 70 centimetrojn. Influate de la pekina opero, ombroteatraĵo kaj aliaj popolaj operoj, kolharaj homoj portas teatrajn vestojn kun desegnaj maskoj sur la vizaĝo, diversaj ĉapoj sur la kapo, flagetoj sur la dorso kaj diversaj armiloj en la manoj. Kiam oni metas tiujn kolharajn homojn sur kupran pleton kaj malforte batas per ligna bastoneto randon de la kupra pleto, kolharaj homoj sin turnas laŭ ritmo de vibro de la kupra pleto kaj la armiloj en iliaj manoj senĉese kolizias unu kun la alia, kvazaŭ kelkaj militistoj batalus unuj kontraŭ aliaj. Pro tio oni nomas kolharajn homojn ankaŭ per "teatraĵo sur pleto".

 

    La pekina opero evoluis al kortega arto jam en la meza periodo de la dinastio Qing (1644-1911). Ĉar kolharaj homoj originis de la pekina opero, do ankaŭ ĝi portas densan koloron de la kortega arto. En 1915, kolharaj homoj faritaj de Wang Chunpei akiris arĝentan premion en la Universala Ekspozicio en Panamio. Poste, liaj kolharaj homoj estis vendataj en diversaj foiroj de Pekino. Pro ĝiaj apartaj popolmetiartaj kaj komediaj koloroj, kolharaj homoj estis vaste ŝatataj de malnovaj pekinanoj. Dum festaj tagoj, oni aĉetis aron da kolharaj homoj, ilin metis en kupran pleton, kaj ili batalis kun armiloj en la manoj sekve de vibro de la pleto batita. Do, tiuj malgrandaj homfiguroj prezentis grandan teatraĵon, kaj ĝojigis la tutan familion. Kun tempo kolharaj homoj de Wang Chunpei pli kaj pli vaste cirkulis en Pekino kaj ĝuis bonan reputacion, kaj Wang Chunpei estis nomata per "Reĝo de kolharaj homoj".

 

    Heredado de kolharaj homoj

 

    Wang Chunpei heredigis sian metiarton nur al sia filo Wang Hanqing, kiu kapablis fari ne nur diversajn teatraĵajn personojn, sed ankaŭ aliajn artaĵojn montrantajn pekinajn folkloraĵojn, kiaj stilziro, leona danco, surtera boatado (modelo de boato uzata en popola danco), k. a. En la meza periodo de la 50-aj jaroj de la 20-a jarcento, dekoj da teatraĵaj personoj kaj folkloraĵoj faritaj de Wang Hanqing estis multe laŭdataj en la ekspozicio de ĉinaj metiartaĵoj okazinta en Sovetunio kaj aliaj landoj.

 


Bai Dacheng kaj lia kolharaj homoj 


 

    La nunaj kolharaj homoj, kiujn ni vidas, estas faritaj de fama manĉura artisto Bai Dacheng. De infaneco Bai Dacheng amas la pekinan operon, pentradon kaj faradon de argilaj homoj. En 1959, li entreprenis faradon de kolharaj homoj kaj poste li tion lernis de Wang Hanqing. Dank' al serioza instruado de la lasta, Bai Dacheng fariĝis daŭriganto de kolharaj homoj de Wang-familio. Sur ties bazo, Bai Dacheng disvolvis la metiarton kaj formis siajn proprajn trajtojn. Nuntempe, liaj verkaĵoj rakontas centojn da personoj el 40-50 teatraĵoj. 

 

    Mistero de dancado de kolharaj homoj

 

    La kolharaj homoj de Wang-familio estis farita el papero. Sen gamboj kaj piedoj, ili havas trunkan korpon kaj moveblajn brakojn papiliajn. La de Bai Dacheng faritaj kolharaj homoj lernis plimulte el la teatraĵa arto de la pekina opero. Sur la vestoj faritaj el silkaĵo estas koloraj desegnaĵoj, la vizaĝaj maskoj delikate desegnitaj tute similas al tiuj de la roloj en la pekina opero, la korpa proporcio estas normala, kun piedoj kaj gamboj en kolora pantalono.

 


Vivovera kolhara homo 
 

Vivovera kolhara homo 
 

Vivovera kolhara homo 


 

    La korpo kaj la brakoj de kolharaj homoj, fiksita sur stablo, estas plenigitaj per vato kaj kunligitaj per fera drato. Ĝia kapo estas farita el argilo. Inter la brakoj kaj manoj de iuj kolharaj homoj estas movebla akso kaj ili povas svingiĝi kiam kolharaj homoj turniĝas. Kolharaj homoj tenas en la manoj antikvajn armilojn. En batalado kolharaj homoj faritaj de Bai Dacheng estas pli versimilaj ol tiuj de Wang-familio.

 

    La mistero de ludado de kolharaj homoj sur pleto kuŝas en ĝia ronda stablo farita el argilaĵo. Sur ĝi algluiĝis densaj porkaj kolharoj longaj je 2 centimetroj. Ili, pli longaj ol la stablo je unu centimentro, formas har-blokon. Pere de tiuj malmolaj haroj kaj peza stablo kolharaj homoj povas stabile stari, kaj pere de elasteco de la haroj aranĝitaj en malsamaj direktoj kolharaj homoj povas sin movi kaj sin turni en malsamaj direktoj kaj rapideco pro vibrado.

 

    Kontribui al internaciaj popolarta interŝanĝo

 


Vivoveraj kolharaj homoj 
 

Vivoveraj kolharaj homoj 


 

    Sekve de disvolviĝo de turismado, pli kaj pli multaj alilandaj turistoj venas en Ĉinion. Multaj alilandaj amikoj, kiuj amas ĉinajn popolartaĵojn, konatiĝis kun Bai Dacheng kaj portis liajn kolharajn homojn al sia lando, do, kolharaj homoj ellandiĝis kaj eniris en multajn familiojn sudorient-aziajn, koreajn, japanajn, eŭropajn kaj amerikajn. La geedzoj de respondeculo de la arta buroo de la Franca Asocio por Amikeco kun Ĉinio vizitis Bai Dacheng en lia hejmo, akceptis aron da kolharaj homoj kaj ilin gardas en muzeo. Kaj ankaŭ Bai Dacheng multfoje vizitis aliajn landojn invite kune kun siaj kolharaj homoj. En 1996, Bai Dacheng kune kun la ĉina delegacio de popolartistoj organizita de la Ĉina Popolartista Asocio vojaĝis al Israelo por ĉeesti la ekspozicion de popolaj metiartaĵoj okazintan en Jerusalemo, liaj kolharaj homoj estis multe ŝatataj de la israela popolo kaj popolartistoj el pli ol 20 landoj, kiuj partoprenis en la ekspozicio. En 1997, Bai Dacheng vojaĝis al 5 urboj de Francio por prezenti kaj fari surloke kolharajn homojn. En la Printempa Festo de 2000, Bai Dacheng kaj liaj kolharaj homojkune salutis al la singapura popolo en la singapura televida stacio...

 


Bai Dacheng kaj liaj trezoroj 


 

    Bai Dacheng estas ne nur majstro de farado de kolharaj homoj, sed ankaŭ kolektanto de popolartaĵoj kaj historiaj objektoj. En 2004, lia hejmo estis honorita de la popola registaro de la Xicheng-a Distrikto de Pekino kiel "Familia Muzeo", kiu allogis multajn ĉinojn kaj alilandanojn, kaj Bai Dacheng estis nomumita de Pekino kiel "Daŭriganto de ĉina nemateria kultura heredaĵo".

 

    Bai Dacheng ofte diras: "Nur kiam la lando estas potenca kaj la popolo vivas en paco, oni donas atenton al savado, heredado kaj disvolvo de popolartoj." Li tutkore deziras, ke la ĉina popolarto prosperos en la arbaro de la mondaj artaĵoj.

 

Redaktoroj: Su Yijun kaj Wang Lihua

 

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688