中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Li Lanying kaj ŝiaj fotoj pri dancado
2010-12-13

de SU YIJUN

 

    81-jara Li Lanying, fama veterana fotistino de la periodaĵo “Ĉinio”, donis sian tutan energion al fotado pri dancado, kaj akumulis riĉajn spertojn pri kaptado de dancistaj figuroj en palpebrumo.

 

    Tra lenso ŝi notis dancajn gestojn unuj post aliaj tra lumoj kaj de malsamaj anguloj, kaj kreis tute novan artan spacon.

 

    En sia pli-ol-50-jara fotistina kariero, Li Lanying faris dek milojn da fotoj, kiuj plejparte estis publikigitaj en ĉinaj kaj alilandaj ĵurnaloj kaj gazetoj, kaj centoj da ŝiaj fotoj estis montritaj en internaciaj kaj enlandaj ekspozicioj pri fotoj kaj filmoj, bildo-albumoj kaj jarlibroj.

 

    Lastatempe inaŭguriĝis en la orienta eksponejo de la subakva galerio de la Ĉina Nacia Centro por Artoj la ekspozicio “Bela movimento -- fotoj faritaj de Li Lanying”. En la ekspozicio ĉarmas 150 belaj fotoj pri dancado faritaj de Li Lanying en pli ol 50 jaroj. Ŝiaj fotoj montras belajn dancistajn figurojn kaj movojn, kaj estas fruktoj ankaŭ de plurjara diligenta laboro de Li Lanying.

 

Redaktoro: Wang Lihua

 


Li Lanying

 


Li Lanying (la unua de dekstre) prezentas siajn eksponaĵojn. (Foto de Wang Zhendang) 

 


Li Lanying (la tria de dekstre) kaj Guo Xiaoyong, konstanta vicdirektoro de la Ĉina Fremdlingva Eldona kaj Distribua Administracio kaj la unua vicprezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo, Ujgura dancistino Ayi Tula (la dua de maldekstre) kaj dancistino Chen Ailian (la dua de dekstre) (Foto de Wang Zhendang)

 


Foto de Li Lanying “Nigracigna danco en duo” 

 


Foto de Li Lanying “Romeo kaj Juliet” 

 


Foto de Li Lanying “Danco en melodio” (Danco de Ayi Tula) 

 


Foto de Li Lanying “Ruĝrubanda danco” 

 


 Foto de Li Lanying “Bonvenon, la printempo” 

 


Foto de Li Lanying “Pavo” 

 


Foto de Li Lanying “Fiŝŝipoj en purpuraj nuboj” 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688