中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Fu Zhao'e kaj ŝiaj papertranĉaĵoj
2010-11-29

de LI JIANHUA

 


La aŭtoro kun sia figuro papertranĉita de Fu Zhao'e

 

    Dum la Unua Ekonomia kaj Komerca Forumo de Ĉinio kaj Arabaj Landoj okazinta ĉi aŭtune en Yinchuan, ĉefurbo de la Ningxia-a Huj-nacia Aŭtonoma Regiono, mi havigis al mi mian papertranĉaĵo-figuron faritan de 50-jara metiisto Fu Zhao'e. Tion ŝi faris en malpli ol 2 minutoj.

 

    De infaneco ŝi neniam forlasis sian tranĉilon

 

    En la aĝo de 6 jaroj, Fu Zhao'e eklernis papertranĉadon de sia patrino lerta en tiu ĉi metiarto, kaj al ĝi enamiĝis. Ĝis hodiaŭ Fu Zhao'e entreprenas tiun ĉi metiarton jam pli ol 40 jarojn.

 


Fu Zhao'e en papertranĉado 

 

    En la komenco, kiam ŝi lernis papertranĉadon, la vivkondiĉoj de ŝia familio estis ne tiel bona, ke mankis al ŝi taŭga papero por la metio. Profitante de eluzitaj paperfolioj, Fu Zhao'e sin ekzercis per papertranĉado, kaj papertranĉis tion, kion ŝi vidis. “Tiam mi plej ŝatis papertranĉi la 12 simbolajn bestojn* kaj desegnojn de la tigrokapo broditajn sur ŝuoj.” diris Fu Zhao'e. Sed neatendite, ekde tiam ŝi neniam forlasis sian tranĉilon, kaj ĉiam papertranĉas, kiam ŝi havas tempon. Vivisimilaj figuroj naskiĝis unuj post aliaj de ŝiaj manoj. Tiuj, kiuj konas ŝin, diris, ke kamiono ne povas transporti la paperfoliojn fortranĉitajn de ŝi dum tiuj jaroj.

 

    Novan vivon ŝi eltranĉis

 

    En nordokcidenta Ĉinio, oni havas kutimon glui ruĝajn papertranĉaĵojn diversformajn sur fenestrojn por soleni la Printempan Feston. Fu Zhao'e ne nur tion faris samkiel aliaj, sed ankaŭ sendis siajn papertranĉaĵojn al redakcioj de ĵurnaloj. Ekster ŝia atendo, ŝiaj papertranĉaĵoj estis ne nur publikigitaj de ĵurnaloj, sed ankaŭ ŝatataj de legantoj. Laŭ kruda kalkulo, en 1981-1997 pli ol 300 ŝiaj papertranĉaĵoj estis publikigitaj kaj prezentitaj de la bildo-periodaĵoj Minzu, Remin Ribao, Ĉina Junularo kaj aliaj dekoj da vehikloj, kaj iuj papertranĉaĵoj faritaj de ŝi estis kolektitaj de ŝtataj muzeoj.

 


La libro “Kiel lerni papertranĉadon” verkita de Fu Zhao'e 

 

    Por plibone disvastigi la papertranĉan arton, ŝi resumis siajn spertojn akumulitajn en dekoj da jaroj kaj verkis la librojn "Kiel lerni papertranĉadon". En 2004, Fu Zhao'e estis honorita de UN kiel “Ĉina popola metiartistino”.

 


Sociologo el Hindio interesata de papertranĉaĵoj faritaj de Fu Zhao'e 

 

    Krome, Fu Zhao'e ricevis plurajn premiojn kaj ricevis honorojn en diversaj konkursoj kaj ekspozicioj partoprenitaj laŭinvite. En 1999 ŝi gajnis arĝentan premion de la 6-a Ningxia-a Festivalo de Literaturaj kaj Artaj Verkaĵoj per sia papertranĉaĵo-albumo; en 2003 ŝi gajnis oran medalon en la papertranĉa konkurso de okcidenta Ĉinio; en 2006 ŝia papertranĉaĵo “Eterna paco” estis premiita kiel unu el “Dek plej bonaj verkaĵoj” de la 2-a Internacia Papertranĉaĵo-Festivalo. Pro sia lerteco en papartranĉado, ŝi estis honorita kiel “Lerta virino de Ĉinio” en la Tutmonda Virina Konferenco okazinta en Pekino en 1995, kiel “Moderna kultura famulo de Ĉinio” en 2006 kaj kiel unu el la “Plej eminentaj popolaj metiartistoj” en la 3-a Festivalo de Ĉinaj Artistoj... Fu Zhao'e ne havis ŝancon studi en supera lernejo, tamen ŝi, per siaj diligenteco, sageco kaj pasio al papertranĉaĵoj, bakiĝis de kamparanino al papertranĉaĵo-stelo.

 


Papertranĉaĵo de Fu Zhao'e 

 

    Fu Zhao'e praktikis ankaŭ reformadon en sia papertranĉado kaj aŭdace rompis la tradician manieron de papertranĉado. Min profunde impresis ŝia kreiveco inkrusti papertranĉaĵon en ĉinan nodon. En 2010, la de ŝi faritaj papertranĉaĵoj estis donacitaj al Datuk Seri Mahathir Bin Mohamad, eksa ĉefministro de Malajzio, kiu faris viziton al Ningxia.

 

    Pro siaj miraklaj papertranĉaĵoj, Fu Zhao'e estis multe atentata de la socia publiko. La Ĉina Centra Televida Stacio (CCTV) faris specialan programon por ŝiaj papertranĉaĵoj kaj la Ningxia-a Papertranĉaĵo-Asocio speciale faris por ŝi ekspozicion. Sed kiel ajn, Fu Zhao'e ĉiam persistas en papertranĉado. En Yinchuan, ĉefurbo de Ningxia, funkcias ŝia papertranĉaĵo-laborejo, kien ŝi venas, kiam ŝi havas tempon, por papertranĉi figuron al la klientoj, kiuj venis laŭ ŝia reputacio. “Kiam eksa ĉefministro de Malajzio vizitis mian laborejon, mi faris papertranĉaĵo-figuron al li kaj al liaj 12 akompanantoj en 25 minutoj. Ili ĉiuj estis tre ĝojaj.”

 

    Neforgesi aliajn post sia bonhaviĝo

 

    Fu Zhao'e iris iom post iom riĉigan vojon pere de siaj lertaj manoj. Ŝi ne nur konstruis novan domon kaj aĉetis aŭton, sed ankaŭ kulturis 3 studento-diplomiĝintojn. Tio estas mirinda en la kamparo de nordokcidenta Ĉinio kaj multe admirita de najbaroj.

 


Fu Zhao'e instruas papertranĉadon. 

 

    Menciindas, ke Fu Zhao'e ne peticiis patenton por sia metiarto, sed ĝin instruis al fratinoj najbaraj. En 1981 ŝi funkciigis papertranĉaĵo-kurson, en kiu multaj fratinoj najbaraj lernis de ŝi papertranĉadon por gajni monon en morta sezono de kamplaboro. “Tiuj fratinoj estas saĝaj kaj diligentaj, multaj el ili gajnis oran premion en papertranĉaĵo-konkursoj, kaj nun multaj el ili jam min superis!” Fu Zhao'e diris kun fiereco. 

 

    En decembro de 2009 fondiĝis la Ningxia-a Asocio de Virinaj Manfaraĵoj, kun Fu Zhao'e kiel konstanta prezidanto de ĝia konsilantaro. Depost ĝia fondiĝo jam pli ol mil virinoj estis kulturitaj en ĝi. Tio ne nur helpis al kamparaj virinoj larĝigi la vojon por sin bonhavigi, sed ankaŭ al ili solvi laborigan problemon.

 


Li Jian (la unua de maldekstre) diskonigas papertranĉaĵojn de Fu Zhao'e.

 

    Dum intervjuo al Fu Zhao'e, mi konatiĝis ankaŭ kun ŝia filino Li Jian. Diplomiĝinte el universitato, ŝi starigis sian propran kompanion pri metiartaĵoj, kaj faris papertranĉajojn de la patrino delikataj donacoj, por ke papartranĉaĵoj ellandiĝu kaj iru en la mondon.

 

    La faka kompanio faris Fu Zhao'e pli okupata. Nuntempe, iliajn papertranĉaĵojn telefone mendas ne nur klientoj el Japanio, Tajlando, Singapuro, Malajzio kaj Federacio de Arabaj Emirlandoj, sed ankaŭ tiuj el Francio.

 

    Kun la filino kiel helpanto, Fu Zhao'e kredeble plibriligos sian karieron.

 

    -------------------------------------

 

    * La 12 simbolaj bestoj, asociitaj kun la 12-jara ciklo kaj el kiuj ĉiu estas ofte uzata por signi la jaron de la naskiĝo de persono, estas: rato, bovo, tigro, leporo, drako, serpento, ĉevalo, ŝafo, simio, koko, hundo kaj porko.

 

Redaktoro: Wang Lihua

 




(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688