中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Pordoj de civilaj domoj
2010-05-06

Teksto de LIU YISEN kaj fotoj de Wai Wenju

 

    La antikvaj civilaj domoj estas ne nur arkitekture apartaj, sed ankaǔ kulture riĉaj. Lastatempe mi vojaĝis en gubernio Qixian kaj Pingyao, provinco Shanxi, kaj vizitis kelkajn konatajn kaj bone konservitajn civilajn domojn kun grandaj kortoj konstruitajn inter la fino de la 18a jarcento kaj la komenco de la 19a jarcento. Hodiaǔ mi volas paroli kun vi pri la pordoj de civilaj domoj.

 

 

    Efektive la ĉi tie menciita pordo estas domenireja pordo kun arkaĵo super si aǔ tegmento super si, kies stilo kaj arkitekturo similas al tiuj de domoj.

 

 

    Pordo simbolas riĉecon. Estintece pordoj de ŝtatoficistoj kaj riĉuloj estis tre elegantaj. La arkaĵo estis aǔ kolore desegnita aǔ alera; la lintelo estis duflanke brik-ornamita, kaj ofte kun ĉinaj vortoj signifantaj feliĉon; sur la framo troviĝis desegnoj de floroj, vespertoj, papilioj, vinberoj simbolantaj benon; ekster la pordo ambaǔflanke staris paro da ŝtonaj leonoj aǔ ŝtonaj tamburoj, kiuj servas kiel ornamo, kaj ankaǔ benopeto.

 

    La alteco de la domenireja pordo estas neordinara. Ĝi devas esti pli alta ol la ekstera vojo, kaj antaǔ iuj pordoj troviĝas perono. En Pekino la nombro de peronaj ŝtupoj estas laǔnorme konstruita. La nombro de ŝtupoj devis esti malpli ol du por guberniestro; malpli ol tri por provincestro; kaj la maksimuma ne devis superi ok, ĉar post ok estis naǔ, la plej granda nombro en la ĉina kulturo, kiu estis uzebla ekskluzive de imperiestroj. Se antaǔ la pordo oni ne trovis peronon, malgraǔ grandiozeco interne, ili sciis, ke la posedanto de la domo estis nur riĉa sed ne altranga.

 

    La pordo estis la "vizaĝo" de ĝia posedanto, kaj rekte reliefigis la socian pozicion, profesion kaj riĉecon de la posedanto. La alteco de la pordo, kvalito de brikoj kaj tegoloj, pentraĵoj kaj skribaĵoj devis esti komformaj al la statuso de la mastro.

 

 

    Estintece multaj ŝtatoficistoj altrangaj loĝis en la norda parto de hutong (strato). La pordo, ĝenerale larĝa, situis en la sudoriento de la ĉefa domo; ŝtatoficistoj nealtrangaj kaj komercistoj loĝis en la suda parto de la strato, kaj iliaj domenirejaj pordoj estis ĝenerale malgrandaj tamen belaj kaj luksaj, en la nordokcidento de la ĉefa domo. Pordoj de riĉaj komercistoj estis negrandaj, tamen interne la kortoj kaj domoj estis multaj, kio konformas al ilia karaktero kaŝi riĉecon. En gubernio Qixian estis fame konata familio Qu, kies vendejoj, butikoj kaj tratobankoj kovris duonon de la gubernio. La kortmuro de Qu estis alta, tamen ĝia pordo estis neokulfrapa, ĉar la posedanto ne volis paradi per sia riĉeco.

 

 

    Pordoj de ordinaraj familioj estis simplaj kaj nebelaj, ĉar ili estis malriĉaj. Malgraǔ tio, por krei bonan etoson kaj peti feliĉon, ambaǔflanke sur la pordo algluis ruĝaj paperoj kun versparoj. Hodiaǔ oni pendigas tiajn versparojn nur en Printempa Festo por peti feliĉon.

 

 

    Nun urbanoj loĝas en etaĝdomoj, nur en vilaĝoj oni vidas kortojn, tamen iliaj pordoj ne estas tiel delikataj kiel antaǔe, ĉar la epokoj estas malsamaj. Malgraǔ tio, domoj estas konstruitaj ĉefe en la norda flanko de vojo, kaj la pordoj en la sudorienta angulo. La pordoj, ne tre belaj, ankoraǔ sekvas la antikvan tradicion.

 

(Redaktoroj: Su Yijun kaj Liu Zijia)





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688