中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Pekina opero: amo venas el kono (II)
2010-02-23

Teksto de DUAN WEI kaj fotoj de LI SHUYA

 

   Ŝancon al ŝatantoj!

 

    En la psintaj kvin jaroj kiel la ununura studento kompetenta en la pekina opero kaj "fama aktoro" en la rondo de la studentoj, Ma Jingwen estis "kolono" kaj ankaǔ " ĉefinspektoro" de la societo, kiu respondecis gvidi la membrojn provludi kaj kontroli la ludkvaliton. Novaj aliĝintoj konis preskaǔ nenion pri la pekina opero, tamen post ekzercado de du aǔ tri jaroj, nemalmultaj ekamis la pekinan operon kaj povis ludi antaǔ la publiko.

 

    Dum tiu ĉi procezo Ma Jingwen perceptis, ke ankaǔ sia kompreno pri la pekina opero altiĝas, kaj ŝi ne nur sekvas la belan voĉon kaj aspekton kiel ŝi faris en la mezlernejo. Ŝi diris: "Kvankam ni ne povas atingi la profesian nivelon, tamen ni havas nian propran karakteron. Unuflanke, multaj spektantoj estas niaj kunlernantoj, kaj ni sentas intimecon kun ili; aliflanke, ni povas koncentri niajn penojn por la kompreno pri la oper-esenco kaj priskribo de la karakteroj de la figuroj."

 

Sceneja foto pri "Fenikso al sia nesto" 
    Ma Jingwen opiniis, ke la pekina opero estas ampleksa arto, kiu posedas ne nur la lertecon kaj belecon de la membroj en danco, ritmo kaj prononco en kanto, sed ankaǔ intrigon kaj figurojn en la teatraĵoj, belajn frazojn en literaturo. La delikataj vestoj, kapornamoj kaj kolorŝmiritaj vizaĝoj konstatas la nacian kulturon antikvan kaj tradician. "La pekina opero estas bela, kaj oni neniel povas esti kontenta pri sia ludo, kaj ĉiam povas plibonigi ĝin, do tio ja estas la ĉarmo de la opero. Multaj junuloj ne ŝatas la operon kaj eĉ timas ĝin, ĉar ili ne konas ĝin. Se pli da homoj havos ŝancon proksimiĝi al la pekina opero, ili eblos ami ĝin."

 

    Pri la "malfortiĝo" de la pekina opero en la lastaj jaroj, Ma Jingwen opiniis, ke unue la tempoj estas malsamaj. Siatempe la pekina opero estis iama popola kanto, sed nuntempe la viv-ritmo estas rapida, oni havas pli kaj pli malmulte da ŝancoj kontakti la tradiciajn kulturojn; due la pekina opero estas lernata per buŝa instruado. Pro forpaso de la maljunaj artistoj, la klasikaĵoj iom post iom perdiĝis; alie la ludo de la pekina opero postulas profundan scion, kio estas malfacile akirita en la nuna tempo.

 

    Kiel studento pri historia fako, Ma Jingwen studis pri la tradicia kulturo. Ŝi diris, ke ŝi daǔre ludos en la pekina opero, kaj esperis, ke ŝi okupiĝos pri la teorio de la lokaj operoj en la estonteco. Pri la kreskado de la societo, ŝi diris: "Se la societo min bezonas, mi povas reveni al ĝi ĉiusemajne eĉ post kiam mi laboros." Samtempe pro manko de nova studento kompetenta en la pekina opero, kaj la zorgo pri "ĉefa aktoro", ŝi maltrankviliĝas pri la disvolviĝo de la societo.

 

Ma Jingwen ludas la rolon de S-ino Yu en "Adiaǔi mian kromedzinon" 
    La 19an de septembro la societo varbis novajn aliĝintojn, kaj ĉirkaǔ 70 homoj aliĝis. Laǔ spertoj, almenaǔ 20 el ili povos resti kaj ekami la pekinan operon. Guo Xiaodi, nuna estro de la societo, estas la studento pri la desegna fako en Xu Beihong-a Arta Kolegio de la Ĉina Popola Universitato. Ŝi membriĝis al la societo, ĉar ŝi opiniis, ke la artoj estas interligitaj, kaj pli da konoj pri la tradiciaj ĉinaj operoj povas helpi al ŝi en desegnado. La fakto provis tion. Ŝi kaj aliaj membroj de la societo ŝatis kaj eĉ admiris Ma Jingwen, kaj ŝi diris: "La ludo de Ma estas tre bona, kaj ŝia entuziasmo kaj sinteno al la pekina opero kortuŝas nin. Ŝi estas tre serioza en provludoj, kaj ŝi senlace montras kaj eksplikas al ni eĉ ludon en iuj malgrandaj roloj."

 

    "Doni al ŝatantoj ŝancon, por ke ili proksimiĝu al la arto kaj konu ĝin." Influite de Ma, Guo kaj aliaj strebis por la disvastiĝo de la pekina opero inter la studentoj.

 

(Redaktoroj: Su Yijun kaj Liu Zijia)

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688