中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Pekina opero: amo venas el kono (I)
2010-02-22

    Teksto de DUAN WEI kaj fotoj de LI SHUYA

 

    Kiom da ĉinaj junuloj zorge atentas la pekinan operon, kromnomatan "kvintesenco de la ĉina kulturo", kaj kiom da homoj povas versence apreci ĝian ĉarmon? Mi kortuŝiĝis de la entuziasmo de iuj studentoj post kiam mi konis iliajn persistadon, strebadon kaj fascinon al la pekina opero.

 

    Ma Jingwen povas esti rekonata kiel la "gvidanto" de tiuj studentoj. Pro akiro de ora medalo en la dua amatora konkurso pri la pekina opero en la centra televizia stacio (CCTV), ŝi instigis la popularecon pri la pekina opero en universitato. Dum intervjuo, ŝi miris: "Multaj junuloj ne ŝatas la pekinan operon, ĉar ili ne konas ĝin. Se pli da homoj havos ŝancon koni la pekinan operon, do ili eblas ami ĝin."

 

    Lerni de sia patro

 

 
Moda Ma Jingwen 
    Je unua rigardo al Ma Jingwen, vi ne povis ligi ŝin kun tiu de klasika eleganta figuro sur scenejo. La kaǔzo ne estis ke ŝi ne estis bela sen ŝminko, sed pro tio, ke ŝi kun nuna aspekto, longa hararo kaj ĵinso estas tute malsama ol tiu kun bela voĉo sur scenejo. Tamen en parolado ŝia eleganta gesto konigis al ni kion ŝi diris, ke la pekina opero nepercepteble influis ŝin.

 

    Ma naskiĝis en Xi'an en 1983. En knabineco ŝi estis influita de sia patro, amatoro de la pekina opero. Paroli pri lernado de la pekina opero, ŝi komencis de neatendita "ludo" je 12-jara, kaj ŝia unua "krio" mirigis ŝian patron. Ekde tiam Ma ekzercis voĉon kaj paŝmanieron kiam ŝiaj kunlernantoj ludis kaj aǔskultis popularajn kantojn. Ma tute ne sentis tion enua, eĉ en la plej peza lern-tempo en mezlernejo, ŝi studis en la hejmo de sia instruisto en ĉiu sabat-posttagmezo. Tio estis ŝia plej granda sopiro, kaj ĝi estis la plej feliĉa tempo por ŝi en la tuta semajno.

 

    Antaǔ eniro en universitaton en la jaro 2002, Ma Jingwen neniam havis ŝancon ludi sursceneje. Feliĉe, ke post kuna strebado de ŝi kaj ŝia patro, ŝi fariĝis la unua kaj ĝis nun ununura studento kompetenta en la pekina opero en la Ĉina Popola Universitato.

 

    Kreskado

 

    En la jaro kiam Ma Jingwen estis akceptita de la Ĉina Popola Universitato en historia fako, tri aliaj studentoj de la tria studjaro de la Internaci-rilata Kolegio petis la uniersitaton starigi "societon pri la pekina opero" kaj la peto estis adoptita. Kiel la unua studento kompetenta en la pekina opero en la universitato, Ma nature fariĝis "fondinto" de la societo kun la tri aliaj.

 

    Estis malfacile starigi la societon pri la pekina opero en universitato. Oni trovis nenian spuron pri la pekina opero en la universitato. Komence de la studjaro ĉiuj aliaj societoj varme varbis novaliĝintojn. Ili montris kolorajn flagojn, panelojn kaj afiŝojn, tamen la societo pri la pekina opero havis nur unu afiŝon pri la vizaĝ-pentraĵo de la pekina opero antaǔ sia ekspon-tablo. Oni svarmis antaǔ la tabloj de aliaj societoj, sed stagnis la tablo de la societo pri la pekina opero. Finfine, dekkelke da studentoj prove aliĝis al la nova societo.

 

 Komplika kaj delikata ŝminko
    En la komenco kiel "neregistara organizo" la societo havis nek monon nek instruistojn. La ĉefa aktivado estis, ke ĉiusemajne en oficejo aǔ lern-ĉambro ekster la universitato (Ili ne povis trovi lokon en sia universitato). la membroj staris en rondo kaj ĉiuj alterne kantis.

 

    Post nelonge la situacio ŝanĝiĝis. En la jaro 2003 Ma Jingwen gajnis la oran medalon en la konkurso de la amatoraj aktoroj pri la pekina opero en CCTV pro la prezento de la akto pri "Teni sigelilon" en opero "S-ino Mu Guiying komandas". Je la momento, tuj post kiam Ma sin montris al la publiko, ŝiaj flua kanto, bela gesto kaj taktaj paŝoj akiris aplaǔdon de la sepktantoj. Liu Zengfu, veterana esploristo pri la pekina opero, laǔdis ŝin, ke la knabino "ĝuste" ludas kaj ŝi povas regi la spektantojn.

 

 Ŝminkita Ma fariĝis alia homo
    En la pasintaj konkursoj malofte partoprenis studentoj, kaj tial la gajno de la premio--ora medalo estis la unuafoja. La premio estis ne nur kuraĝo por la persono Ma Jingwen, sed ankaǔ tiris alies atenton al la societo pri la pekina opero en universitato. Li Muxuan, konata amatora aktoro kaj vicestro de societo por vigligi pekinan operon kaj kunqu-operon, kaj lia edzino Dai Shouzheng senpage direktis la societon ĉiusemajne kaj la Komunista Junulara Ligo de la universitato donis financan helpon. Iom post iom la societo fariĝis iom profesia.

 

    Somere 2003 la societo prezentis ĉe la finstudado. Ma Jingwen ludis la rolon de Wang Baochuan kune kun aliaj pliaĝaj membroj en la repertuaro "Juĝo en kortego". Pro manko de spertoj kaj malforta propagando, malmulte da homoj spektis la ludon, tamen la prezento estis neatendite sukcesa.

 

 Prezento de la societo de la pekina opero
    Post tio ili ĉiujare prezentis unu repertuaron, ekzemple "Yang Silang vizitas sian patrinon", "S-ino Mu Guiying komandas", "Adiaǔi mian kromedzinon" kaj "Ebria belulino"... "Por mi estas neatentdite, ke mia kunlernanto povas ludi en la pekina opero," "Mi ne scias, ke la pekina opero estas tiel bela"... Iom post iom pli da studentoj proksimiĝis al la pekina opero kaj eĉ amis ĝin, kaj la societo estis sufiĉe populara. En iuj gravaj aktivadoj kaj prezentoj de la universitato, ekaperis la societo.

 

(Redaktoroj: Su Yijun kaj Liu Zijia)





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688