中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
"Ĉinio, mi amas vin" -- vojaĝo de sviso en Ĉinio
2009-12-15

de SONG BIN

 

    En la vide-halo en la Universitato Webster apud Ĝeneva Lago, svisa junulo Li Mu, fano de Ĉinio, kiu ĵus finis sian motorciklan vojaĝon en Ĉinio, prelegis pri siaj travivaĵoj en Ĉinio, helpe de video farita de li mem. Lia rakonto de tempo al tempo vekis aplaǔdon de la aǔskultantoj.

 

    "Antaǔ 24 jaroj, miaj gepatroj biciklis de Hongkong al Ĉinio kaj tie vojaĝis kvar monatojn. Kiam mi estis malgranda, ili ofte montris al mi la fotojn faritajn en Ĉinio kaj rakontis al mi iliajn spertojn kaj sciojn pri Ĉinio. Pro tio mi ekrevis pri vojaĝo en Ĉinio en la estonteco. En majo ĉi-jare mi kaj miaj tri amikoj motorcikle ekiris de Tibeto. Ni trapasis Qinghai-tibetan Altebenaĵon, Sichuan-basenon, antikvan urbon Xi'an, stepojn en la Interna Mongolio, Pekinon, la ĉefurbon de Ĉinio, kaj fine atingis Ŝanhajon. Dum la veturado, mi ĝuis bluan ĉielon en Lhasa kaj plaĝon en Qingdao, gustumis tibetan buterteon kaj jahurton de Interna Mongolio kaj spertis varmecon kaj gastamon de diversaj nacioj de Ĉinio; mi konis la longan historion de Ĉinio post vizito de Potala-palaco, terakotaj militistoj kaj ĉevaloj ĉe la Maǔzoleo de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio. La motorcikla vojaĝo efektivigis mian revon esplori Ĉinion kaj koni Ĉinion. "Ĉinio, mi amas vin!" Tion diris Li Mu, kiam li partoprenis la 8-an Ĉinlingvan Konkurson kune aranĝitan de la Ĉina Ĉinlingva Oficejo kaj Satelita Televido de Hunan-provinco. Pro lia flua ĉinlingva parolado li eniris en duonfinalon.

 

    21-jara Li Mu propre nomiĝas Liam Bates kaj loĝas en Ĝenevo, Svislando. Li studas la ĉinan lingvon en la Universitato Brita Kolumbio (UBK) en Kanado kaj povas flue paroli la ĉinan lingvon. Influite de siaj gepatroj, li interesiĝis pri ĉina gongfu en la aĝo de 16 jaroj, kaj poste eklernis la ĉinan lingvon. Fininte studadon en supera mezlernejo, li gastloĝis unu jaron en Pekino por lerni gongfu kaj la ĉinan lingvon, amikiĝi kun ĉinoj kaj percepti la ĉinan kulturon. En la videofilmo farita de li mem, oni povas vidi lian lertecon pri gongfu.

 

    De la kuranta majo li kun tri amikoj el Brazilo, Zhejiang kaj Tibeto de Ĉinio faris per motorciklo 7000-kilometran vojaĝon tra pli ol 20 provincoj kaj aǔtonomaj regionoj de Ĉinio en du monatoj. Dum la vojaĝo, ili multe parolis kun renkontitaj gejunuloj pri iliaj vivo, espero kaj revo. Li deziras fari el tio dokumentan filmon en la angla, franca, hispana kaj ĉina versioj kaj premieros ĝin en la dua duono de la venonta jaro. La filmo prezentos cefe paŝtistojn, popolajn muzikistojn, komercistojn kaj studentojn de la juna generacio de Ĉinio.

 

    Post la videomontrado kaj prelego, Li Mu respondis diversajn demandojn de la gastoj. Menciante pri edukado de junuloj, Li Mu diris, ke nuntempe plejparto de ĉinaj junuloj povas fini studadon de supera mezlernejo, kaj ili havas fortan deziron akiri scion kaj kapablon kaj mem-perfektigon. Krome li alte taksis la staton de la baza instalaĵo de la ĉina trafiko. Li multe laǔdis pejzaĝojn en okcidenta Ĉinio, dirante, ke "la turisma resurso de Ĉinio ne malsuperas tiun en la mondnivelaj turismaj landoj".

 

    Menciante sian estontan planon, Li Mu diris, ke la Ŝanhaja Ekspozicio en 2010 estos alia bona ŝanco kontakti kaj koni Ĉinion, ĉar li jam estis engaĝita kiel laboranto en la Svislanda Pavilono. En fremdlandanoj povantaj flue paroli ĉine, kanadano Dashan estas vaste konata homo en Ĉinio. Espereble, ke Li Mu fariĝos svislanda Dashan.

 



 





 





 Li Mu en Shangri-La, en tibeta regiono Yunnan, 2007   Biciklado en Yunnan, 2007    Li Mu en ĉinlingva konkurso, 2008 
         





 





 





 Li Mu kaj liaj amikoj motorcikle atingis Lhasa.   Li Mu (dekstre) kaj lia amiko survoje de Lhasa al Ŝanhajo    En wushu-konkurso en Vankuvero, Kanado, 2009 
         



 





 



 En aǔtunmez-festa vespero de la Asocio de Ĉinaj Studentoj kaj Kleruloj de UBK, 2009  

 Li Mu montras memfaritajn lunkukojn en la vespero dum Aǔtunmeza Festo, 2009. 

  Li Mu lernas kuaiban, ritman parolon kun akompano de bambua klakilo en UBK. 


 

(el retejo de Ĵurnalo Guangming)

Redaktoro: Zhao Xi





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688