de LIU SIGONG
La 11-an de novembro inaǔguriĝis la 12-a Wuqiao-a Internacia Akrobatarta Festivalo en ĝia sub-prezentejo Cangzhou. La prezentado daǔris tri tagojn.
Gubernio Wuqiao, Cangzhou, Hebei-provinco estas konata kiel "hejmlando de ĉina akrobatiko". La Wuqiao-a Internacia Akrobatarta Festivalo estas ŝtatnivela arta karnavalo kun la lok-nomo Wuqiao.
Iniciatita en 1987, la festivalo okazas en ĉiu dua jaro inter la fino de oktobro kaj la komenco de novembro kaj la ĉefa ludejo estas en la urbo Shijiazhuang, Hebei-provinco. Ĉi-jare la festivalo havis sub-ludejon en Cangzhou, kio havas specialan signifon por la Wuqiao-aj akrobatoj.
Pli ol ducent akrobatoj el Ĉinio, Rusio, Usono, Kanado, Korea Popol-Demokratia Respubliko (KPDR), Francio kaj aliaj entute 22 landoj kaj regionoj venis al Cangzhou por rivali por "Ora Leono", unu el la plej altaj premioj de la monda akrobatiko .
La 32 programeroj reprezentas plej altan nivelon de la moderna akrobatiko. Inter ili estis danĝeraj kaj ekscitaj programeroj, kiaj "Flugantaj Homoj", "Baskula Saltado", "Irado sur Alte Streĉita Ŝnuro", kaj ankaǔ humuraj kaj arlekenaj programeroj kaj magioj.