中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Vizito al Konfuce-templo en Ningbo
2009-11-23

de JI YINGENG

 

Aŭtoro 
    Matene de la 6-a de novembro, je la 7-a, ni, emeritaj instruistoj, veturis per turismaj aŭtoj de Ŝanhajo al la urbo Ningbo, Zhejiang-provinco, por viziti la urbon. Nia aǔto pasis la supermaran pontegon Hangzhouwan.

 

   

 Supermaran pontego Hangzhouwan
La pontego, malfermita al trafiko en la 1-a de majo 2008, estas projektita, konstruita kaj administrita de Ĉinio mem. Ĝi, longa je 36 kilometroj estas la plej longa supermara pontego en la mondo. Ĝi plimallongigis la distancon inter la urboj Ningbo kaj Ŝanhajo je pli ol 120 kilometroj. Ĝi igis la apudmarbordajn trairejojn liberaj. Ĝi kune kun la Tri-gorĝa Projekto kaj Qinghai-tibeta Fervojo estas rigardataj kiel markeca projekto por prezenti la grandan kreipovon de la popolo de Ĉinio.

 

    Je 10:40 ni atingis la urbon Ningbo. Unue ni vizitis Xiaoshiguan, ekzamenejon de la infanoj en la dinastioj Ming kaj Qing, kaj la Templon Qingdao. Tagmeze ni tagmanĝis en restoracio de la centra urbo kaj ni ĉiuj estis kontentaj pri la manĝaĵoj.

 

    Posttagmeze ni vizitis la Konfuce-templon. Dum la Kultura Revolucio (1966-1976), kiam la templo alfrontis senprecedencan katastrofon, lokaj malproksim-vidaj homoj ŝmiris la eksteran muron per kalko, respekte skribis citaĵojn el vortoj de prezidanto Mao kaj tiele protektis la templon. La antikva konstruaĵo nun estas rigardata kiel trezoro.

 

    Konfuceo (551-479 a.K.) estas granda edukisto, politikisto kaj filozofo en la periodo de Printempo kaj Aŭtuno (770-476 a.K.). Li estas la fondinto de Konfuceismo. Li instruis pli ol 3,000 disĉiplojn kaj 72 el ili estis eminentaj kun granda sukceso. Kelkaj disĉiploj devenis de povraj familioj. Li ŝanĝis la tradicion, ke nur la nobelaro havas rajton ricevi edukadon. Li altas je pli ol 1.90 metroj kaj kun la muskoloforto eksterordinara administris staplon kaj paŝtejon. Dume li dediĉis siajn liberajn horojn al memlernado kaj dank' al sia granda diligenteco li fariĝis homo erudicia. Pro eksterordinaraj kapablo kaj scioj li estis nomumita prefekto de la ĉefurbo de Lu-regno, kiu egalis al la nuna urbestro, kiam li estis 51-jara. Post unu jaro li estis promociita kiel ministro pri domkonstruado, kiu egalas al la nuna ministro de konstrua ministerio. Poste li estis promociita kiel Dasikou, kiu egalas al la nuna ministro de publika sekureco kaj prokurorejestro kaj samtempe la plej supera popola juĝejestro. Kiam li estis 56-jaraĝa, li funkciis kiel provizora ĉefministro kaj samtempe ministro de la eksteraj aferoj. La suvereno de Lu-regno ricevis de Qi-regno muzikistinojn kiel donacon, kiuj tiel ravis la suverenon, ke eĉ dum tri tagoj li okazigis nenian kortegan aŭdiencon. Konfuceo kun indigno forlasis Lu-regnon, kaj akompanate de siaj disĉiploj, komencis vojaĝon kun la celo propagandi sian doktrinon. Li vojaĝis dek kvar jarojn kaj alvenis al ok regnoj, sed neniu regnestro volis akcepti lian doktrinon kaj komisii al li ian oficon. En sia sesdek-oka jaro li revenis en Lu-regnon kaj de tiam li plene sin fordonis al instruado, studado kaj kompilado de klasikaĵoj.

 

    Li nemalmulte kompilis, ekzemple, Libro de Poezio, Libro de Historio, Libro de Ŝanĝiĝoj kaj aliaj. Li ankaŭ kompilis la kronikon Printempo kaj Aŭtuno. La eldiroj kaj anekdotoj de li kaj liaj eminentaj disĉiploj estis kompilitaj en Analekto de Konfuceo. Ĝi estis kompilita de disĉiploj de Konfuceo kaj disĉiploj de liaj disĉiploj post lia morto. Dum kelkmiloj da jaroj Konfuceo kaj lia doktrino ege influas la ĉinan popolon precipe intelektulojn de Ĉinio kaj eksterlande. En nemalmulte da landoj ekzistas institutoj de Konfuceo. Unesko honoris lin per unu el la dek kulturaj famuloj en la mondo. Konfuzio apartenas al Ĉinio. Samtempe li apartenas ankaŭ al la mondo.

 

 
Konfuce-templo 
    Konfuceo naskiĝis en la urbo Zou de Lu-regno (la nuna Qufu, Shandong-provinco). Liaj prapatroj estis nobeloj de Song-regno. En tiu regno okazis interna milito, lia praavo fuĝis en Lu-regnon kaj tie fiksloĝiĝis. Lia patro Kong He estis nobelo de Lu-regno. Kiam li estis tri-jara, lia patro mortis de malsano kaj la orfo vivis en mizero. Dum sia juneco li perlaboris, sin okupante pri funebra muzikludo.

 

    La ĉina nomo de Konfuceo estas Kong Qiu (Kong estas la familia nomo kaj Qiu, la persona), ĉar antaŭ lia nasko liaj gepatroj preĝis por naski filon sur la monto Ni Qiu. Lia alinomo estas Kong Laoer. Laoer signifas la duan, ĉar la unua edzino de lia patro naskis naŭ filinojn sed neniun filon kaj lia patro ŝin repudiis. La dua edzino de lia patro naskis filon, kies nomo estas Meng Pi. Meng signifas la unuan, sed la filo estis kripla, en la malnova socio precipe en la feŭda socio la filinoj aŭ la kripla filo ne povis esti heredanto, kaj lia patro, pli ol 60-jara, prenis al si malpli ol 20-jaran edzinon, kiu naskis Konfuceon, kies adoltiĝa nomo estas Zhong Ni. Zhong ankaŭ signifas la duan.

 

    Poste, ni vizitis la ĉefan straton centre de la urbo, kie estas tre moderne kaj movoplene. La aĵoj tie estas tre malkaraj.

 

    Je 15:00 ni revenis al Ŝanhajo. La tagon mi pasigis signifoplena.

 

(Redaktoro: Liu Zijia)





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688