中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Regno forgesita de historio
2007-06-12

de NIU DASHENG

Iam la historio ne estas justa. Ekz., inter la 24 historiaj libroj, kiuj preskau enhavas la tutan historion de Chinio, ne trovighas ech unu por la Okcidenta Xia-regno ekzistanta 200 jarojn. Eble tio ne estas kulpo de historiistoj. Antau ol ili kolektis historiajn materialojn pri la regno, ghi pereis en militoj kaj malaperis ankau la regnanoj -- dangshjang-oj.

La Okcidenta Xia-regno postlasis multajn enigmojn al la postaj esploristoj, kiuj tamen ne forlasis serchadon de ghi malgrau ghia blanko en historiaj materialoj. Dank' al la ruinoj de konstruajhoj, la elterigitaj fragmentoj kaj la progresanta esplorado, iom post iom klarighis la aspekto de la regno kaj plimultighis rakontoj pri ghi.

DANGShJANG-NACIO KAJ GhIA UNUA REGNESTRO

Antau la fondigho de la Okcidenta Xia-regno, kiel ghia chefa konsisto la dangshjang-oj jam longe vivis en la okcidenta parto de Chinio. Ili shatis migradon kaj ghenerale loghis en loko kun akvo kaj herboj. Pro najbareco Dangshjang-nacio estis profunde influata de la kulturo de Tubo (antikva Tibeto), precipe de budhismo. En la 7-a jarcento, por eviti aneksadon de aliaj nacioj, Dangshjang-nacio transloghighis orienten al la nunaj Ningxia kaj Shaanxi, kun permeso de la imperiestro de Chinio. La imperiestro honore donis la familian nomon Li al la prapatroj de Li Yuanhao. En 1038 Li Yuanhao fondis la Okcidentan Xia-regnon, kiu dauris dum la regperiodo de Song-dinastio (960-1279).

 La ambicia Li Yuanhao konis budhismajn sutrojn kaj sciis la lingvojn hanan kaj tuban, lertis en pentrado kaj havis kreivecon. Bone edukita, li shatis de infaneco literaturon kaj arton. Kiel lingva geniulo li kreis la lingvon de la Okcidenta Xia. Ghiaj ideogramoj estis similaj al la han-aj pro influo de tiuj de Tang- kaj Song-dinastioj. Hodiau, kiam oni foliumas klasikajhojn el ideogramoj de la Okcidenta Xia, oni diras: "Je la unua vido chiuj ideogramoj estas konataj, tamen fakte neniu estas konata." Per la de li elpensitaj 6000 ideogramoj Li Yuanhao postlasis malfacilajhojn al la postaj fakuloj. Tion mi pritraktos sube.

FORTONDI LA HAROJN

Li Yuanhao fondis la regnon intencante, ke ghi disvolvighu kaj neniam pereu. Por ke lia popolo karakterizighu per forta nacieco, li donis dekretojn "fortondi la harojn" kaj "shanghi vestojn de Han-nacio". Li unue fortondzis al si la harojn kaj ordonis chiujn popolanojn tion fari. Tiuj, kiuj ne faros tion en tri tagoj post ricevo de la dekretoj, estos mortigitaj. Sub lia devigo la dekretoj estis obeataj en la tuta regno. Finfine chiuj viroj estis senharaj kun orel-ringoj kaj virinoj kun alta hartubero kaj harpingloj. Krome Li Yuanhao ordonis shanghi la han-an portadon de "rugha vesto kaj nigra chapo" al sianacia portado de "blanka chemizo kun strikta veshto ekstere, felta chapo kun rughaj subshtofo kaj frangho". Li ankau faris severan politikon por la vestoj de shtatoficistoj kaj ordinaraj popolanoj. Kvankam similaj al tiuj de han-oj, la vestoj de shtatoficistoj de la Okcidenta Xia-regno konservis densan naciecon. Kaj la reformado de Li Yuanhao pri vestoj metis fundamenton por la vesta kulturo de la regno.

KREADO DE LA IDEOGRAMOJ DE OKCIDENTA XIA

Li Yuanhao konsciis, ke la vestoj nur en formo unuigis la dangshjang-ojn, kaj por kunligi ilin en spirito li bezonis ion alian krom budhismo. Jen kial li kreis la ideogramojn de la Okcidenta Xia. En 1804 en Liangzhou (nun Wuwei) de Gansu, erudiciulo de Qing-dinastio trovis steleon kun ideogramoj de la Okcidenta Xia. Tio tamen ne altiris al si sufiche da atento. Cent jarojn poste, en pagodo-tombo en Heicheng, Interna Mongolio, oni elterigis pli ol 8000 dokumentojn de la Okcidenta Xia-regno, kiuj inkluzivas konfuceanismajn kaj budhismajn klasikajhojn, vortarojn, literaturajhojn, leghajn dokumentojn, medicinajn librojn, almanakojn, diagramojn kaj sorchajhojn. La elterigho vekis grandan surprizighon.

Tamen dechifri la ideogramojn estis kaprompe. Surbaze de vortaro farita de regnanoj de la Okcidenta Xia, fonetika transskribo de antikva hinda kaj tibeta lingvoj pri la lingvo de la Okcidenta Xia, la esploristoj strukturis vochan sistemon de la nomitaj ideogramoj; post multjara esplorado oni klare konis la gramatikon kaj etimologion de la lingvo de la Okcidenta Xia. La klasikajho kun tibet-lingva fonetika transskribo temas chefe pri budhismo, char la dek generacioj da regnestroj adoris budhismon, precipe la tibetan budhismon. La klasikajho montras, ke la Okcidenta Xia-regno intime rilatis al Tubo kaj estis influata politike kaj ekonomie de Song-dinastio. Ekz., krom ghiaj propraj moneroj, en la regno cirkulis ankau moneroj de Song-dinastio.

GRAVA MALKOVRO

Kvankam la ideogramoj de Okcidenta Xia ne estas tiel maturaj nek vivipovaj kiel tiuj de la china lingvo, tamen ili estas grava atestajho de tipografio, unu el la kvar inventoj de la antikva Chinio.

La china tipografio atingis la kulminon de sia disvolvigho en Song-dinastio. Influate de tio, la Okcidenta Xia-regno grandnombre presis konfuceanismajn kaj budhismajn klasikajhojn en sia lingvo kaj la han-a lingvo. Inter la en Rusio konservataj klasikajhoj en la lingvo de la Okcidenta Xia trovighis kvar specoj da tipografiaj budhismaj sutroj. Ghis nun ankorau ne trovighis han-lingva sutro farita en Song- kaj Yuan-dinastioj, tiuokaze ili farighis pli raraj. En 1991 oni trovis 9 volumojn de budhismaj sutroj en la lingvo de la Okcidenta Xia en Helan-gubernio de Ningxia. Chinaj fakuloj konstatis, ke ili estas lignaj tipoj faritaj en la posta periodo de la Okcidenta Xia-regno. Ili ne nur estas la plej antikvaj lignaj tipoj konservataj en la mondo, sed ankau atestas, ke jam en Song-dinastio oni inventis kaj ekuzis lignajn tipojn.

ETERNA RIPOZEJO DE REGNESTROJ

La koncizan naskighjaron de ligna tipografio ne povis diri al ni Li Yuanhao kaj liaj posteuloj. Ili, la 9 generacioj da regnestroj de Okcidenta Xia-regno, kushas en la mauzoleoj ghis nun ankorau imponaj.

Tiuj mauzoleoj, en formo de piramido, situas che la piedo de Helan-montaro en la okcidenta antauurbo de Yinchuan, chefurbo de la Ninghia-a Huj-nacia Autonoma Regiono. Oni trovis ilin komence de la 70-aj jaroj. En dezerto kun areo de 50 kvadrataj kilometroj sidas 9 mauzoleoj de regnestroj kaj 200 tomboj de altranguloj. Kiel restajho de la regno la tombaro estas bone konservata.

Chiu mauzoleo, rigardanta al sudo, estas kompleta konstruajharo. Ghi, chirkauita de muroj, konsistas el du partoj ekstera kaj interna. Che chiu angulo estas turo; en la antaua parto estas du simetriaj terasoj kaj tri kioskoj, en kiuj staras steleoj kun ideogramoj de la Okcidenta Xia kaj hanoj, kiuj prikantas la regnestrojn. Antau la centro de la interna parto estas templo por oferado, malantau ghi estas kvin- au sep-etagha stupao.

La konstrua stilo de la mauzoleoj unuflanke estis influata de tiu de Tang- kaj Song-dinastioj kaj aliflanke portas siajn naciajn ecojn. Ekz., la stupaoj spegulas, ke la regnestroj kredis je budhismo, sed la nombro de kioskoj estas nepara ? tio ne sekvas la simetrion de la tradicia china arkitekturo.

.





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688