|
Komponinto: LI SHANGYIN* Esperantiginto: LI SHIJUN**
Pluvnokta Mesaĝo al la Nordo
| |
 |
| |
Ne eblas vin respondi pri la dato de reveno. |
| |
Pro l’aŭtunnokta pluv’ ŝveliĝas Ba-montar-baseno. |
| |
Kiam ni kune ĉe l’ fenestro tondos kandel-meĉon, |
| |
Parolos pri la nokta pluvo en Ba-montoĉeno. |
Plezura Parko***
| |
 |
| |
Vespere ĉagreniĝon mi eksentas, |
| |
L’antikvan parkon ĉare mi ascendas. |
| |
Riĉege ĉarmas la vespera suno, |
| |
Malluma nokto tamen ĝin atendas. |
--------------------------------------------------
*Li Shangyin (813-858), fama poeto de Tang-dinastio, iam funkciis kiel malaltranga oficisto kaj poste li estis kulpigita kaj ekzilita, kaj vivis mizere ĝis morto en la aĝo de 45 jaroj.
**Li Shijun (Laŭlum), akademiano de Esperanto kaj eksa vicĉefredaktoro de la redakcio El Popola Ĉinio.
***Promenejo konstruita de imperiestro Xuandi de Han-dinastio sur la plej alta loko de la urbo Chang’an.
|