Donaco de fianĉo al fianĉino
Fianĉino: Mia kara, baldaŭ ni geedziĝos. Donacu al mi libron kiel memoraĵon.
Fianĉo: Bone. Kamarado vendisto, donu al mi libron pri kuirarto.
Naiveco
Knabeto iris al hospitalo kune kun la patrino, kiu bezonas korpoekzamenon en obstetrika-ginekologia fako. Ŝi kun ĝemo premadis sian ventron. Terurite la knabeto demandis la patrinon, kio okazis. Ŝi respondis: "Via frateto piedbatas min. Li fariĝis pli kaj pli petola." La knabeto konsilis: "Do vi englutu ludilon por li."
Sekreto de bona memoro
A: Hieraŭ mi aĉetis libron "Sekreto de bona memoro" kaj ĝin finlegis dum la tuta nokto.
B: Ĉu mi povus legi ĝin?
A: Certe. Sed mi forgesis, kien mi metis ĝin.
Sukcesinto de alia senco
Mi diris al mia bona amiko, kiu kuris la lasta en kurkonkurso: "Bedaŭrinde, vi kuris la lasta." Sed li respondis: "Kiel vi povas tiel opinii? Ĉu vi ne vidis, ke ili kuregis pro mia persekutado?"
Poŝo de kanguruo
Patro: Ĉu vi scias, por kio taŭgas la poŝo sur la ventro de kanguruo?
Filo: Mi pensas, ke tie kanguruo tenas infanon.
Patro: Sed kial ankaŭ kanguruido havas tian poŝon?
Filo: Certe por teni bombonojn.
Troa elektemo
Sinjorino estis elektanta ledŝuojn en butiko. Post longa elektado ŝi diris al vendistino: "Bonvolu doni al mi la paron, kiun mi preferis ĉe la komenco." "Sed bedaŭrinde tiu paro estis jam vendita antaŭ 2 horoj."
Biciklo kaj belulino en reklamo
Maljuna Wang televidis reklamon pri biciklo kaj iris aĉeti. Sed li trovis, ke ĉiuj bicikloj en la butiko ne havas lampon. Li demandis: "Sed en reklamo la biciklo havas lampon." Vendisto respondis: "En reklamo sur biciklo estas belulino."
|