中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Hutong-oj de Pekino
2007-06-12

de GAO XIN

Hutong-oj estas stratetoj de malnova urbo de Pekino, el kiuj kelkcent havas sian propran nomon kaj pli ol tri mil estas sennomaj. Ili sin trovas ĉirkaŭ la Malpermesita Urbo en la centro de Pekino. En la hutong-oj vivas ordinaraj pekinanoj.

Jam delonge mi volis viziti la malnovajn hutong-ojn por rigardi la tiean vivon. Iuposttagmeze en aŭtuno ni venis al malgranda placo ĉe Shichahai-lago, kie sin amuzis multaj vizitantoj kaj loĝantoj. Proksime de la placo estis kelkaj tricikloj, kiuj servas al turistoj por ekskursi en hutong-oj. Tie ni renkontiĝis kun triciklisto-ĉiĉerono Liu. Kun plezuro li veturigis nin tra tieaj hutong-oj kun aparta kulturo.

Rigardi hutong-ojn sur triciklo

Oni diris, ke la malnova Pekino aspektis kiel ŝaktabulo dividita de larĝaj kaj mallarĝaj hutong-oj. Tio montras la gravan rolon de hutong-oj en trafikado de Pekino. Estas multaj diroj pri origino de la hutong-oj kaj la plej konvinka estas, ke la vorto hutong-o devenas de la mongola lingvo signifanta puton. Kie estis puto, tie estis homoj.

Kiam mi demandis Liu, kial li laboras kiel ĉiĉerono en hutong-oj, li respondis, ke li vivas en hutong-oj kelkdek jarojn, propraokule vidis iliajn ŝanĝiĝojn kaj havas profundan amon al ili. Li diris, ke li scias multajn rakontojn pri tiuj hutong-oj kaj volontas konigi ilin al pli multaj homoj. Pro tio li elektis tiun ĉi laboron.

Interparolante, ni venis al iu hutong-o. Liu diris al ni, ke ĝi nomiĝas Oblikva Strateto Pipo. Granda parto de hutong-oj de Pekino direktiĝas sude-norden aŭ oriente-okcidenten. Sed ankaŭ estas iuj, kiuj direktiĝas oblikve. Tiuj oblikvaj stratetoj formiĝis siatempe ĉefe laŭ la akvofluoj. La Oblikva Strateto Pipo, unu el la plej malnovaj oblikvaj stratetoj de Pekino, komenciĝas de la Arĝentingota Ponto de Shichahai kaj finiĝas ĉe la Turoj de Sonorilo kaj Tamburo, norde de la mezlinio de Pekino. De Qing-dinastio (1644-1911) ĝis la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko en 1949, ambaŭflanke de la strateto estis multaj butikoj de pipoj. Pro tio la strateto havis la nomon Oblikva Strateto Pipo. Estas interese, ke efektive ĝi havas formon de pipo. La mallarĝa kaj longa strateto aspektas kiel piptubo, ĝia orienta ekstremo kiel pipingo kaj la okcidenta kiel pipforneto. Nomoj de la pekinaj hutong-oj estas tre interesaj, kiaj Ŝafaĵ-hutong-o, Rizbazar-strateto ktp. Aŭ oni nomas ilin per la nomoj de vidindaĵoj, objektoj aŭ personoj.

La Oblikva Strateto Pipo, borderita de malnovaj domoj, funkcias nun kiel komerca strateto kun bufedejoj, tetrinkejoj, butikoj de antikvaĵoj kaj ornamaĵoj. Mastroj kutime sidas ĉe la pordo de sia butiko por allogi klientojn kaj babili kun najbaroj. En la strateto ankoraŭ estas kelkaj butikoj de pipoj.

En la strateto videblas ankaŭ metiisto blovanta metiaĵojn el maltozo. La de li faritaj figuroj de bestoj aŭ homoj allogas multajn eksterlandanojn kaj geknabojn. Multaj eksterlandanoj ŝatas veni al la strateto por vizitado kaj aĉetado. Laciĝinte ili tie ripozas kaj ion trinkas en bufedejo aŭ tetrinkejo. Foje ili havas bonŝancon gasti en hejmo de loĝantoj de la strateto por trinki teon, gustumi arakidojn kaj melonsemojn, spertante vivon de pekinanoj.

Kiam ni demandis Liu, ĉu li povas konduki nin al pli originala hutong-o, li kapjesis. Li veturigis nin al la hutong-o, kie ne estas modernaj konstruaĵoj nek urba bruado, sed nur domoj kun grizaj muroj, ruĝa pordo kun kupraj ringoj sur ĝi kaj ŝtonaj leonoj antaŭ ĝi. Haltante ĉe iu domo kaj montrante ŝtonajn tamburojn antaŭ la pordo kaj brikajn gravuraĵojn sur ĝia lintelo, Liu konigis al ni, ke tia dekorado montras, ke la mastro de la domo devenas de la klerula kaj riĉa familio. Li diris, ke malsamaj ŝtonaj tamburoj montras malsamajn sociajn klasojn de la mastro.

Amo de malnovaj pekinanoj al hutong-oj

Adiaŭinte Liu ni daŭre promenis en hutong-oj. Oni diris, ke la hutong-oj formitaj per interligitaj muroj de la kvadrataj kortoj servas por aerumi kaj prilumi. Fakte, ne estas tute tiel. La kulturo en hutong-oj enkorpiĝas ne nur en iliaj malnovaj konstruoj, sed ankaŭ en la vivo de la tieaj malnovaj loĝantoj.

Vivo en hutong-oj estas libera kaj senĝena. Matene, tieaj loĝantoj vekiĝas en kantado de birdoj, enspiras freŝan aeron, sin ekzercas per Tajĝiĉuan aŭ etendas siajn membrojn ĉe lago. Reveninte hejmon, ili povas kuŝi sur bambua kuŝseĝo en la korto por aŭskulti antikvajn lokajn operojn.

Promenante en pekinaj hutong-oj, mi tuj sentas la tiean kvieton, kaj sur la vizaĝoj de maljunuloj sidantaj antaŭ sia domo, bicikle preterpasantaj junuloj, ludantaj infanoj kaj eĉ stratvendistoj, mi legas senĝenecon.

Dum interparolado kun Liu mi trovis lin kontenta pri la vivo en hutong-o. Kvankam nun en la kvadrataj kortoj loĝas ne unu sed kelkaj familioj, al kiuj mankas scienc-teknologiaj ekipaĵoj, tamen la tieaj loĝantoj vivas senĝene kaj harmonie. Pro tio la malnovaj pekinanoj ne volas forlasi la lokon, kie ili vivas dekojn da jaroj.

Mi ekkomprenis la sopiron de tiuj malnovaj pekinanoj al la vivo en hutong-oj. Ili loĝas tie de generacio al generacio kaj havas sian propran vivmanieron. Sekve de moderniga konstruado de la urbo, multaj malnovaj hutong-oj malaperis. Por la malnovaj pekinanoj tio estas ŝanĝiĝo ne nur de loĝmedio, sed ankaŭ de vivmaniero.

Ni bonvenigas vin veni al Pekino por sperti la vivon de ordinaraj pekinanoj en hutong-oj.

Pri ekskursoj en hutong-oj

Nun bone konservataj hutong-oj de Pekino troviĝas ĉefe en la kvartaloj Qianmen kaj Shichahai. Tie servas ĉiĉeronoj por konigi al vi morojn kaj kutimojn de la malnovaj pekinanoj.

Rekomendinda itinero en Dongcheng-distrikto: Turoj de Sonorilo kaj Tamburo — Oblikva Strateto Pipo — Strateto de Granda Memorŝtono — Strateto de Malgranda Memorŝtono — Korva Strateto — Guanghua-templo — Norda Bordo de Houhai-parko — Arĝentingota Ponto — Lotusflora Bazaro.

La alia itinero troviĝas ĉirkaŭ la malnova fervoja stacidomo en Qianmen-strato. Unuhora vizitado per triciklo kostas 50 juanojn (ĉ. 5 eŭroj).





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688