|
Boris Kolker | Brazilei: "Vojaĝo en Esperanto-Lando" estas ĉie taksata kiel uzinda gvidilo por perfektiga kurso. Kiun lernolibron vi opinias bona por elementa kurso?
Boris Kolker: Feliĉe, nun en la retejo "lernu!" estas bonaj kursoj por komencantoj kaj progresantoj. Evidente, en diversaj landoj estas bonaj nacilingvaj lernolibroj, sed mi ne konas ĉiujn.
Brazilei: Viaopinie, kial la realaj E-kluboj ne strebas atingi la lingvan kaj kulturan nivelojn bildigitajn en via gvidlibro?
Boris Kolker: Mi tre esperas, ke mia libro "Vojaĝo en Esperanto-lando", kiu estas siaspeca taglibro de ideala Esperanto-klubo, kontribuas kaj kontribuos al pliriĉigo de la kluba vivo en Esperantujo.
Brazilei: Intervjue al la gazeto Komencanto, vi diris, ke la sekreto de la sukceso de via perfektiga lernolibro kuŝas en via persona gusto koncerne la zorge elektitajn tekstojn. Kio aŭ kiu helpis al vi fajnigi viajn lingvajn sentojn?
Boris Kolker: Kvankam en Sovet-Unio ne estis eble aĉeti Esperanto-librojn el eksterlando, mi sukcesis kolekti imponan bibliotekon. Praktike, mi havis ĉion, kion mi emis havi, kvankam tio estis tre malfacile efektivigebla. Mi avide legis Esperantajn librojn kaj gazetojn kaj aktive partoprenis en la landa kaj internacia movado. Ĉio ĉi donis al mi sufiĉan bazon kaj kompetentecon por verki tiel kompleksan perfektigan kurson de Esperanto kaj gvidlibron pri la Esperanto-kulturo.
Brazilei: Por kiaj "vojaĝantoj" via gvidlibro estis originale elpensita: ĉu por tiuj korespondaj aŭ por tiuj enklasaj?
Boris Kolker: Nu, kiam la ideo pri tiu libro venis en mian kapon en la fora jaro 1987, mi tiam pensis precipe pri memlernantoj. La unua eldono de "Vojaĝo" aperis en Moskvo fine de la jaro 1992. En junio 1993 nia familio transloĝiĝis en Usonon, kaj post du semajnoj mi, David Jordan kaj Mark Fettes ekinstruis per tiu libro en la Ŝtata Universitato de San-Francisko. Iom poste mi ekuzis ĝin por la koresponda kaj reta kursoj.
Brazilei: Kiuj estas la avantaĝoj kaj malavantaĝoj de koresponda kurso kompare kun tiu enklasa?
Fine de junio 2009 en la moskva eldonejo "Impeto" aperas nova, prilaborita eldono de la legenda lernolibro de B. Kolker "Internacia lingvo Esperanto. Plena lernolibro", kiu entenas, inter aliaj novaĵoj, fragmenton el la ĵus defendita kandidata-scienca disertacio de Oksana Burkina pri la temo "Prononca normo de Esperanto". (La red.)
Boris Kolker: La avantaĝoj: vi povas elekti oportunan tempon por lernado kaj dediĉi al ĝi tiom da tempo, kiom necesas; vi ricevas individuan korektadon kaj konsilojn flanke de la instruisto. La malavantaĝoj: vi estas ekster kolektivo kaj ne havas eblon de parola praktiko.
Brazilei: Post estiĝo de IPKK (Internacia Perfektiga Koresponda Kurso), ŝajne, vi ne plu emas gvidi ĉeestan kurson. Ĉu retkursoj estas la estonteco de lingvo-instruado?
Boris Kolker: La retkursoj de Esperanto havas grandan estontecon. Sed neniuokaze oni limigu sin per ili. La ĉeesta instruado havas ne malpli gravan signifon.
Brazilei: De kiam ekzistas IPKK, kiel ĝi funkcias kaj kiom longe daŭras la vojaĝo?
|
Kun du siaj lernantoj - Phil Dorcas (prezidanto de Esperanto-USA) kaj lia edzino Beth Dorcas | Boris Kolker: IPKK ekzistas dum deko da jaroj. Mi sendas al ĉiu studanto lecionojn retletere, ricevas la plenumitajn lingvajn taskojn, korektas kaj komentas ilin kaj resendas. Kvankam studado per "Vojaĝo" donas grandan plezuron kaj grandan utilon, ĝi postulas ankaŭ nemalgrandan laboron. Ne ĉiuj miaj lernantoj sukcesas atingi la finon de nia komuna vojaĝo en Esperanto-lando. Iuj ekdormas dumvoje, poste vekiĝas kaj pluvojaĝas. Iuj ekdormas por ĉiam. Sed ĉiuj restas anoj de Klubo de Vojaĝantoj kaj partoprenas en nia retlisto. Mi trejnas miajn lernantojn kvazaŭ Olimpikajn ĉampionojn. Rezulte, post la fino de nia komuna vojaĝo ili sentas sin en Esperanto kaj en Esperanto-lando kiel fiŝoj en akvo, kiel birdoj dum flugado. Cetere, brazilanoj plejmultas inter miaj lernantoj kaj diplomitoj.
Brazilei: Kion vi konsilas al kursgvidantoj, kiuj iam intencos uzi vian lernolibron en reta aŭ ĉeesta kurso?
Boris Kolker: Mi konsilas speciale atenti evoluigon de krea lingvoregado. Nin gvidu la devizo: Esperanto estu regata samnivele kiel la gepatra lingvo!
Brazilei: Laste, sed ne balaste, laŭ via doktoriga disertaĵo, ankoraŭ ne tradukita al Esperanto, kiu estas la plej grava kontribuo de la rusa lingvo al la formiĝo kaj evoluo de Esperanto?
Boris Kolker: Membro de la Akademio de Esperanto, brito Douglas Gregor iam trafe diris, ke en Esperanto malantaŭ la latina fasado kaŝiĝas la slava mekanismo. Fakte, temas pri la mekanismo de la rusa lingvo; tion mi esploris en mia doktoriga disertacio.
(REGo № 3 (52), junio 2009)
|