中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
OEKD: francoj multe dormas kaj manĝas
2009-05-21

    La Organizo por Ekonomia Kooperacio kaj Disvolvado (OEKD) kun la ĉefstabejo en Parizo faris enketon pri la vivo de siaj membrolandanoj. La rezulto estas, ke francoj okupas la unuan lokon rilate dormadon kaj manĝadon.

 

    Laǔ koncernaj donitaĵoj francoj ĉiutage dormas po 530 minutojn, kaj post ili estas usonanoj kaj hispanoj, sed koreoj (de la Korea Respubliko) -- nur 470 minutojn, je 60 minutoj malpli multe ol francoj.

 

    Krom dormado, francoj okupas la unuan lokon ankaŭ en manĝado. Ĉiutage ili uzas 130 minutojn por manĝado, pli multe ol britoj (80 minutojn) kaj meksikanoj (62 minutojn).

 

    Norvegoj estas la plej liberaj. Ili konsumas kvaronon de la tago por amuzado, tamen virinoj amuzas iom malpli multe ol la viroj.

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688