中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
UNESKO lanĉas tutmondan enretan bibliotekon
2009-04-27

    UNESKO eklanĉas la Tutmondan Diĝitan Bibliotekon oficiale tiun mardon, 21-an de aprilo, (angle World Digital Library). Inaŭguro estos farita en la pariza sidejo de la organizaĵo en Francio, antaŭ la ĝenerala direktoro de la UNESKO, la japana Koichiro Matsuura, kaj James H. Billington, manaĝero de la Biblioteko de la Usona Kongreso, el kiu devenas la projekto.

 

    La Tutmonda Biblioteko sekve aldoniĝas al la du grandaj enretaj bibliotekoj, "Google Book Search" kaj "Europeana", kiuj jam permesas al la legantoj konsulti milionojn da libroj en la tutmonda reto. Ĝi celas permesi al la plej granda nombro da legantoj atingi senpage, tra Interreto, la trezorojn de la grandaj internaciaj bibliotekoj kaj evoluigi plurlingvismon. La Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj por Edukado kaj Kulturo ĉiam konsideris bibliotekojn kiel naturan sekvon de lernejo. "La lernejo preparas homojn por iri al la biblioteko kaj, hodiaŭ, bibliotekoj fariĝas diĝitaj", resumas la tunizia Abdelaziz Abid, kunordiganto de la projekto, kiu unuigas UNESKO-n kaj tridek du instituciojn partnerajn.

 

    Ĉe la efektivigo de ĉi tiu projekto, oni povos vidi dokumentojn en la retejo de la Tutmonda Biblioteko kiuj estas en la plej prestiĝaj bibliotekoj, kie ajn en la mondo. La nova biblioteko estas precipe destinita por provizi lernantojn kaj instruistojn sed ankaŭ la publikon per la tutmonda konataro.

 

    En 2005, la Biblioteko de la Kongreso proponis starigi la Tutmondan Bibliotekon, por doni liberan larĝan aliron al la plej diversaj dokumentoj, manuskriptoj, kartoj, filmoj, diskoj de naciaj bibliotekoj. Kun tiu Biblioteko, UNESKO intencas antaŭenigi la agojn kiujn ĝi defendas, kiel lingva diverseco kaj kompreno inter kulturoj, sed ankaŭ redukti la "diĝitan frakturon" inter la homoj. La nova Biblioteko alportas funkciojn de esploro kaj retumado en sep lingvoj (angla, araba, ĉina, franca, hispana, portugala kaj rusa) kaj proponas enhavon en aliaj multaj lingvoj.

 

    La projekto estis evoluigita de teamo de la Usona Biblioteko de la Kongreso, kun teknika helpo de la Biblioteko de Aleksandrio, UNESKO mobilizis siajn membrojn por doni enhavon tiritan de kulturaj heredaĵoj. Naciaj bibliotekoj kaj kulturaj institucioj de landoj kiel Saŭda Arabio, Brazilo, Ĉinio, Egiptio, Usono, Francio, Japanio, Britio kaj Rusio kalkulas inter la unuaj partoprenantoj. La estigintoj de la projekto ankaŭ certigis la partnerecon de landoj kiel Maroko, Ugando, Kataro, Meksiko kaj Slovakio.

 

    La lanĉo de la Tutmonda Biblioteko estos akompanata de kampanjo de projektoj por provi kolekti proksimume sesdek landoj partneraj fine de 2009. Inter la konsulteblaj dokumentoj en la Biblioteko estas "veraj trezoroj", laŭ Sro Billington, kiel la "Genji Monogatari", juvelo de la japana literaturo de la 11-a jarcento kiun oni konsideras kiel unu el la plej antikvaj romanoj de la mondo. La vizitontoj ankaŭ povos vidi la unuan karton kie aperas la amerika kontinento, kiu datiĝas de 1507, farita de la germana monaĥo Martin Waldseemueller kaj kiu estas en la Biblioteko de la Kongreso. La plej antikva dokumento videbla en la Tutmonda Biblioteko estas pentraĵo el Suda Afriko, ok mil jarojn malnova, reprezentanta antilopojn superŝutitajn per sango.

 

    Vizitu la Bibliotekon: www.wdl.org

 

(el www.eventeo.net)





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688