中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Monata kunveno de esperantistoj en Pindong
2008-11-18

de CHO CHAOMING*

La aŭtoro 

    La 1-an de novembro okazis la kutima monata kunveno en Pindong, Taiwan-provinco. Pindong-aj esperantistoj, inkl. de 15 komencantoj, partoprenis en la kunveno. Ĝin ĉeestis ankaŭ Grego el Taibei, ĉefredaktoro de Formoza Folio.

 

    Kelkaj unuafojaj ĉeestantoj sin prezentis Esperante laŭ sia ebleco. En la kunveno Flora kaj Ingrid raportis sian vojaĝon en Japanio kaj bonajn kontaktojn kun japanaj esperantistoj.

 

    La esperantistoj kunsidis ĉi-foje ne ĉe Bolomi-restoracio kiel kutime, sed en kafejo Babisong. La nova kunvenejo estas tre bela kaj arta.

 

    Dum la kunveno ĉiu partoprenanto ricevis ekzempleron de nova Formoza Folio. La abonantoj de Beletra Almanako ricevis ankaŭ siajn gazetojn el Reza.

 

    * Doktoro Cho Chaoming estas profesoro de la fako de ŝipkonstruado de Kaŭŝjong Mara Universitato. Nun li estas volonta vortaristo ĉe www.lernu.net kaj helpas traduki kaj redakti Eo-Cn-vortaron. Li estas aktivulo de Taiwan-a Esperanta Movado.

 

 

Novembra Kunveno de Pindong-a Esperantistoj en Pindong, Taiwan-provinco  

Ingrid (maldekstre) kaj Flora (dekstre) raportas pri sia vojaĝo al Japanio.   

 

Esperanto-komencantino kun sia portreto desegnita de Abengo

 

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688