中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Warren Buffett fariĝis la plej riĉa de la mondo
2008-05-12

    La 5-an de marto Forbes publikigis novan nomliston de riĉuloj en la mondo. Bill Gates ne plu estas la plej riĉa. Lin anstataŭis lia amiko Warren Buffett, fama usona investanto.

 

    Pro senĉesa kreskado de akcia prezo de la kompanio Berkshire Hathaway, la totala kapitalo de Buffett estas 62 bilionoj da usonaj dolaroj. Akumulado de la kompanio ankoraŭ kreskas malgraŭ depresio de la monda ekonomio pro krizo de la usona sekundara hipoteka kredit-merkato.

 

    Carlos Slim Helu, meksika telekomunika magnato, kun kapitalo de 60 bilionoj da usonaj dolaroj estas la dua riĉulo en la mondo. Gates kun 58 bilionoj da usonaj dolaroj falis al la tria loko.

 

    Li Ka-Shing kun 26.5 bilionoj da usonaj dolaroj estas la plej riĉa ĉino, kiu okupas la 11-an lokon en la listo.

 

    Laŭ lando-deveno Usono estas la unua kun plej multaj miliarduloj. Ĝi havas 469 homojn, kies kapitalo superas miliardon da usonaj dolaroj. La dua estas Rusio, kun 87 tiaj personoj.

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688