中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
EU permesas uzadon de poŝtelefono dum flugado
2008-04-17

    La 7-an de aprilo EU komencis permesi uzadon de poŝtelefono en aviadiloj, kiuj flugas en la aerspaco de la landoj de EU, kaj samtempe atentigis la telekomunikajn servojn ne difini altan prezon kaj postulis, ke la flugkompanioj protektu la interesojn de la pasaĝeroj ĝenataj de telefonado dum flugado.

 

    Pro la konsidero, ke uzado de poŝtelefono en flugado ĝenas signalojn de elektronikaj aparatoj de aviadiloj, multaj landoj prohibas uzadon de poŝtelefono en flugado. Por garantii sekurecon de la flugado EU postulis, ke flugkompanioj novigu siajn ekipaĵojn, kaj antaŭ tion fari ili devas akiri sankcion de EU.

 

    Teorie, post renovigo de ekipaĵoj, la signalo dum flugado ne povas rekte eniri en la reton surteran, sed unue en ricevilo-sendilon speciale uzatan en aviadiloj kaj poste konektiĝi al surtera reto pere de satelito.





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688