中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Eŭropa Unio, 50 jaroj
2007-06-14

Post la Roma Traktato en 1957, la Eŭropa Unio disvolviĝis de 6 al 27 membrolandoj kaj de landoj en la Okcidenta Eŭropo al tiuj en la tuta Eŭropo. Ĝi kreskis de la Eŭropa Komunumo pri Karbo kaj Ŝtalo en la komenco al ekonomia komunumo, kaj poste al komunumo pri ekonomio, politiko, diplomatio, militaj aferoj, socio ktp. Nun ĝi jam fariĝis la plej granda institucio superŝtata.

La apero de la Eŭropa Unio reflektas kelkajn tendencojn de Eŭropo kaj la tuta mondo post la Dua Mondmilito:

Unue, la tendenco de ekonomia tutmondiĝo;

Due, komuna sekureco post la du mondmilitoj en Eŭropo;

Trie, nepreco kaj neceseco de regiona kaj tutmonda administrado.

En la historio de la homaro, la Eŭropa Unio ludas rolon de socia eksperimento. Post formiĝo de la ŝtatoj, ili fariĝis ĉefoj de la internacia socio, apero de la Eŭropa Unio povas inspiri kiel disvolviĝos la ŝtatoj kaj kiel evoluos la internaciaj rilatoj.

Akademia rondo kaj universitatoj en Eŭropo establis studon pri la Eŭropa Unio, kiu posedas kelkdek mil oficistojn kaj administras lokajn registarojn transpaŝinte ŝtatojn. Tiu granda reguligo de povo kaj rajto realiĝis ne per forto, sed per kontrakto kaj memvolo de ŝtatoj. Ĝi estas grava fenomeno por politikologio kaj sociologio.

 

 

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688