Sur la paĝoj de la lastaj numeroj de "El Popola Ĉino" aperis jam multaj salutmesaĝoj kaj pravaj omaĝaj artikoloj pro la 50-jariĝo de la revuo.* Mi malfruas, sed ne malpli kore kaj sincere, aldonas miajn gratulojn. La revuo en si mem estas unika fenomeno en la historio de Esperanto. Ne ekzistas revuo, kiu aperis dum tiom da jaroj, tiom amplekse kaj tiom altnivele pri unu lando. Atenta leganto de la revuo ne nur povis informiĝi ekz. pri la anktikva kaj nuntempa ĉina kulturo kaj ekonomio, sed ankaŭ sekvi la ne ĉiam facilajn politikajn tajdojn de la postmilita ĉina historio. Pro tio mi estas tre kontenta, ke mia kolekto de EPĈ estas kompleta. Ĝi ne nur estas valora dokumentego sed ankaŭ pruvo pri eksterordinara fortostreĉo de ĉinaj esperantistoj.
La unuan fojon mi vidis la revuon en la jaro 1958 ĉe la konata esperantisto, dentokuracisto Karl Maier en Berlino, granda kaj konata amiko de Ĉinio. Dum tiu tempo la organiziĝo de esperantistoj ankoraŭ ne eblis en GDR(Germana Demokratia Respubliko). Karl Maier jam dum tiu tempo peris abonojn por la revuo. Kaj mi estis unu el la abonantoj. La evoluon de mia esperantistiĝo do ankaŭ pozitive influis li. Bedaŭrinde Karl Maier mortis la 25-an de julio 2000, en la aĝo de 99 jaroj. Pro tio mi ĝojas, ke reprezentantoj de EPĈ lin vizitis dum la kongresa semajno en Berlino kaj poste publikigis artikolon pri li. Kiel sekretario de la Esperanto-Asocio en GDR (GDREA) mi ĉiam bedaŭris, ke ne eblis aboni EPĈ pro valutaj problemoj. La politikaj cirkonstancoj dum longa tempo ne favoris la solvon de tia problemo. Nur ekde januaro de 1988 GDREA atingis, ke la poŝto akceptis la revuon en sian oficialan liston. Tio havis grandan efikon: Ĝis la fino de 1989 centoj da esperantistoj de GDR oficiale abonis la revuon.
Mi ne povas ne mencii interesan historion: Eble estas tute nekonate, ke la brila ĉina eldonagado multe helpis al la esperantistoj de GDR, en tute neatendita direkto. En GDR ĉiam mankis papero kaj estis malfacile eldoni esperantaĵojn, malgraŭ multaj provoj kaj insistoj. Tamen, foje efikas aliaj modeloj. Komence de la 70-aj jaroj mi faris ampleksan analizon pri la multflankeco kaj intenseco de la ĉina esperantlingva eldonagado kaj montris ĝin al la Ministerio pri Kulturo de GDR, substrekante, ke GDR faras absolute nenion. Tio finfine efikis kaj ebligis, ke ŝtata eldonejo Lejpcigo eldonis la tre sukcesan romanon "Nuda inter lupoj" (de Bruno Apitz) en Esperanto (1974), en la traduko de Karl Schulze (ne miksenda kun Rikardo Ŝulco). La 8000 ekzempleroj elĉerpiĝis jam post 2 jaroj, kio por eŭropa Esperanto-eldonaĵo estas absoluta sensacio. Sekvis en 1977 de la sama tradukinto la fama "Trigroŝa romano" (de Bertolt Brecht). Do, la aperigon de tiuj du romanoj ni — kvankam nerekte — iel dankas al la modela eldonagado de ĉinaj esperantistoj.
Kiam fine de la 70-aj, komence de la 80-aj jaroj ekaperis denove pli bonaj eblecoj de interkontaktado inter GDR kaj Ĉinio, GDREA estis la unua organizaĵo en la tegmenta asocio Kulturligo (kun tamen pli ol 40 fakoj), kiu invitis ĉinan esperantiston. Ni tre ĝojis, ke fine de 1985 venis al ni la ŝatata Laŭlum, kiu partoprenis internacian seminarion pri la metodiko de Esperanto en Bad Saarow (ĉe Berlino). Ĝis hodiaŭ ni tenas amikajn kontaktojn. Kaj se mi legas de aŭ pri li, mi volonte memoras tiun siatempe unikan renkontiĝon. En 1986 en GDR ankaŭ estis s-ino Ĝou Ĉjanjun, la direktorino de la Esperanta Fako de la Ĉina Internacia Librokomerca Kompanio, kiu vizitis kadre de la Foiro de Lejpcigo la internacian esperantistan renkontiĝon. Ankaŭ ŝia vizito multe impresis.
Neniam mi forgesos la eksterordinaran 71-an UK-on en Pekino, en la jaro 1986. Inter la multaj kongresoj, kiujn mi vizitis, ĝi restos unu el la plej brilaj kaj enhavoriĉaj. Tie mi ĝojis i.a. konatiĝi kun la lingvisto prof. Chen Yuan kaj la siatempa ĝenerala sekretario s-ro Zhang Qicheng de ĈEL. Sciante pri la ege interesa historio de la ĉina proleta esperantista movado mi aparte ĝojis, ke s-ro Zhang Qicheng havigis al mi kopiojn de la malnova revuo "Ĉinio hurlas". Ĉe la fino de la kongreso mi tute hazarde konatiĝis kun plua lingvisto, kun s-ro Zhou Liuxi (Licius), kiu ankaŭ kompetente verkis pri interlingvistiko kaj Esperanto, kun kiu mi havas rilaton ĝis nun, kaj kiu fariĝis membro de la "Societo pri Interlingvistiko".
Ĉar interlingvistiko estas mia fako, kun granda intereso mi sekvas ĉion ĉi-rilatan en Ĉinio. Pro tio mi ege ĝojas pri la valoraj aktivecoj de la interlingvisto Liu Haitao el Xining (ĉefurbo de Qinghai-provinco en okcidenta Ĉinio) kun kiu mi tre intense kunlaboras kaj kiu estis la unua eksterlanda membro de la menciita societo. Li jam publikigis diversajn studojn en ĉinaj kaj eksterlandaj fakaj ĵurnaloj kaj estas fenomeno el la vidpunkto de lingvoscioj, faka multflankeco, precizemo kaj laborkapablo. Estus bele, se en EPĈ oni povus legi artikolojn pri la science motivita rilato de nuntempaj ĉinaj lingvistoj al la problemo de internacia lingvo ĝenerale, kaj aparte pri Esperanto. Ĉu iuj sciencistoj en difinitaj institutoj konstante esploras pri la fenomeno? Ĉu la temoj estas troveblaj en ĝeneralaj lingvistikaj libroj, troviĝas en la oferto de universitataj prelegoj? (Mi ne celas la Esperanto-kursojn, kiuj ankaŭ gravas, mi celas la sciencan teorion). Pri ĉio-ĉi mi volonte legus kaj pretas informi aliajn kolegojn per la bulteno "Informilo por Interlingvistoj" (IpI), kiun mi redaktas por la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo (CED), kies direktoro estas prof. Humphrey Tonkin.
Mia forta konvinko estas, ke al la praktika agado por kaj per Esperanto oni nepre devas aldoni solidan sciencan fundamenton. Pro tio mi tre ĝojis, ke en 1999 aperis en ĉina traduko (eldonejo Shangwu Yinshuguan, Pekino) la klasika interlingvistika verko de Ernest K. Drezen "Historio de la Mondolingvo – Tri jarcentoj da serĉado". La libro atingis min en tre konvena momento: inter la studentoj de Humboldt-Universitato en Berlino, al kiuj mi prelegis ankaŭ dum la vintra semestro 1999/2000 pri interlingvistiko, estis entuziasma ĉina studentino de germana filologio. Ŝi estis fascinita kaj tralegis la libron dum nur du tagoj. Finante mi volas esprimi mian fortan esperon, ke la revuo El Popola Ĉinio havos belan estontecon kaj ke la praktikan Esperanto-agadon ĉiam akompanu la scienca esplorado.
(* La aŭtoro, nask. 1941, de 1968-1990 estis pagita sekretario de la Esperanto-Asocio de GDR, doktoriĝis kaj docentiĝis pri interlingvistiko en Humboldt-Universitato de [orienta] Berlino, kie li daŭre prelegas. Li estas prezidanto de la scienca Societo pri Interlingvistiko).
(*En 2000, memore al la 50-a datreveno de la El Popola Ĉinio (EPĈ), ĝia redakcio petas kontribuaĵojn kun temo "Esperanto, Paco, Ĉinio".)
|