中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Letero al miaj ĉinaj amikoj
2007-06-14
de MICHEL FONTAINE

Ĉinio, mi amas vin. Ĉu oni povas diri kial oni amas iun aŭ ion? Laŭ mi ne! Sed amo estas fakto.

Mi estas franco. Nun mi provas – ĝis nun sukcese - plej parte vivi en Ĉinio. Antaŭ longa tempo Ĉinio kaj Francio ekamikiĝis. Tian amikecon kreis ne nur Mao Zedong kaj De Gaulle, sed ankaŭ niaj propraj historioj. En infaneco, mi revis pri viaj kulturaĵoj, via Granda Muro, viaj koloraj kostumoj, viaj muzikoj, viaj temploj, viaj pejzaĝoj, via konstanta nemezurebleco...

Kaj mi esperantistiĝis en la jaro 2000. Tuj mi povis per komputilo kontaktiĝi kun la tuta mondo, sed plej plezure kun vi, ĉinaj amikoj. Mi venis en "vian" pekinan UK-n en 2004, kaj tie renkontiĝis kun vi. Poste mi deziris reveni Ĉinion kaj poiomete planis ne nur viziti sed resti... Esperanto kaj esperantistoj estis kiel fenestro al vi, kaj iom post iom mi lernas vian lingvon.

Dum mia profesia vivo, mi estris plurajn francajn liceojn destinitajn al iom-mens-handikapitaj lernantoj. Tio donis al mi profundan sperton pri pedagogio, ĉar vi scias ke instrui, instruigi, sukcesigi tiajn knabojn postulas grandan lertecon, kaj mia unua devo estis akiri lertecon. Pro tio mi multe interesiĝas pri via instrusistemo, kompare al la franca. Ĉefe pri tiuj, kiujn mi nomas "angululoj" en ĉiuj klasoj, t.e. knaboj, kiuj diskrete restas en anguloj de la klasĉambroj, kaj neniam levas la manon por respondi la demandojn de sia instruisto...Ĉu vi vidas ilin, pri kiuj mi volas paroli al vi ?

Eble vi jam komprenis, ke mi ne plu bezonas labori por vivteni min, ĉar mi ricevas sufiĉan pension pro mia antaŭa laboro, kiu daŭris ĉirkaŭ 40 jarojn.

Mi ŝatis viziti vian insulon Hainan. Ĝiaj klimato, agrikulturaĵoj, tropikaj fruktoj, maraĵoj, kokosoj, turismaĵoj ĉiam restos en mia memoro. Tie eble mia plej granda memoraĵo estas la blanka statuego de Avalokiteŝvaro, sude de Hainan. Tie mi konstatis, ke multaj el vi restis tre fervoraj pri budaismo, kaj aparte al tiu bodisatvo tiom proksima al viaj koroj. Antaŭe, mi erare pensis, ke komunismo perdigis al vi ĉian religian senton...

Poste mi vizitis Wuzhen, unu el viaj "veniziaj" urboj, kaj multe ŝatis, ke tiu loko restis preskaŭ tia, kia ĝi estis origine, antaŭ invado de turistoj. Mi ne povas imagi, ke iam oni planis detrui ĝin profite al modernaj konstruaĵoj.

Poste mi havis bonŝancon nokte ĝui la kvartalon Fuzimiao en Nankino, kaj stariĝis gape antaŭ tiom da luma beleco. En Nankino, gvidite de Cui Jianhua, prezidantino de la Jiangsu-a Esperanto Asocio, mi admiris ankaŭ vian modernan metroon al – jam preta - olimpika sportejo, kaj la nemezureblan lokan universitaton.

En Hangzhou, unu el viaj paradizaj lokoj, mi subpluve boatis sur la lago Xihu, kaj miris pro la grandega templo Linyinsi.

Kion mi dirus pri la parko Xiyuan en Suzhou, kiun Xu Xiaonan, unu el niaj plej eminentaj ĉinaj samideaninoj, montris al mi! Tiom da belaj antikvaĵoj! La patro de Xu Xiaonan fiere kaj tiom amike montris al mi sian tre modernan fabrikejon de aluminfandaĵoj. Karaj ĉinaj amikoj, la samtempa ĉeesto en via lando de antikvaĵoj kaj modernaĵoj estas por mi konstanta allogo. Ĉu ankaŭ por vi ?

Dufoje mi feliĉe vizitis la bonzon Miaohui (ĉisupre, maldeskstre) en lia monaĥejo. Eble vi jam konas ĉinan samideanon, kiu ricevis de sia guruo la mision disvastigi budaismon pere de Esperanto. Dufoje mi restadis ĉe li kaj de li plimulton sciis pri budaismo, laŭ tibeta branĉo. Lia templo nun estas finkonstruata, kaj mi surpriziĝis, ke oni starigas ĉion laŭ antikva stilo... Pro tio mi demandas vin, ĉu ekzistas ie en Ĉinio modernstila templo? Miaohui instruas Esperanton al grupo da monaĥoj, kaj mi scias, ke li faras tion tiom lerte kaj diligente. Ĉi tie mi havis honoron dufoje renkonti lian guruon, kaj ricevis de li benon. Tio ne povas esti senutila, ĉu ne, eĉ al iu nekredanto kiel mi? Mi rimarkis, ke li restas ĉiam ĝoja kaj serena, kvankam li multe aĝas kaj handikapiĝis je ambaŭ kruroj pro torturoj dum la tiel dirita ruĝa revolucio.

Miaohui multe zorgas pri siaj taskoj, sekvante obeeme la striktajn regulojn de sia monaĥejo, pri mallonga dormo kaj simpla manĝmaniero. Kvankam li aspiras al pli ermita vivo, li ĉiam tradukas, laboras, mesaĝas, aranĝas sian monaĥan retejon, perskajpe interparolas, konsilas suferulojn, sidante laŭ meditmaniero ĉe sia komputilo. Mi ne dubas, ke tiel li akiros multe da meritoj por havi pli feliĉan sekvantan vivon... Vere mi taksas lian amikecon al mi kiel unu el donacoj de Ĉinio.

"Mian" urbon, Zhenjiang, nepre vizitu. Kvankam malgranda, ĝi kaŝas nekompareblajn trezorojn. Se ni havus bonan fortunon renkontiĝi ĉi tie, mi havus multe da vizitindaĵoj por montri al vi. Unue, ni renkontus Wang Chongfang, eminentan lokan homon kaj esperantiston. Tiom diskreta kaj rezerva li estas! Eble li montros al ni, en sia komputilo, sian ĉefan nemezureblan laboron pri esperanto-ĉina vortaro, al kiu li dediĉis grandan parton de sia vivo. Li povos respondi ĉiujn niajn demandojn pri vortoj aŭ gramatikaĵoj. Plie, li jam tradukis multe da antikvaj aŭ pli modernaj verkoj, kaj pere de lia laboro, mi povis konatiĝi kun Laŭzi, Konfuceo kaj Laŭ Ŝe. Admirinda homo, kiu, laŭ mi, meritus pli da dankemo el ĉinaj kaj tutmondaj esperantistoj...

Poste, mi kondukos vin al antikvaj kajoj de Yangzi-rivero, al kiuj, el kiuj ĉiuj boatoj iam venis kaj foriris. Ili nun kuŝas malproksime de la rivero, sed gardis belan praan aspekton.

El ĉiuj lokaj parkoj, mi elektos iri kun vi al Jinshan, mia preferata. Post saluto al Avalokiteŝvaro ni kune grimpos la 7 etaĝojn de la tiea pagodo. Tuj atinginte ĝian altan pinton, ni ĝuos freŝan venteton kunportitan de Yangzi kiel rekompenson por nia grimpo, kaj superos la tutan urbon. Orienten ni klare vidos, ke la riverego encirkligas Zhenjiang per sia meandro kaj ke iom post iom ĝi norden forfuĝis pro centrifuga fluforto, lasinte lagetojn por fiŝbredadoj. Okcidenten, en la malproksima nebulo, aperos la majesta fiera ponto al Yangzhou, kiu ne delonge feliĉe anstataŭis pramŝipojn inter ambaŭ urboj…Unu el la plej longaj ŝnurpontoj en la tuta mondo sin perdas en nebulon.

Poste ni iros al lernejo Baotalu, kie Esperanto vivas de longa tempo. Ni salutos Fan, la nunan estron, kaj dankos lin pro lia subteno al nia lingvo. Vizitante la Esperantoĉambron, ni vidos, ke nia lingvo ĉi tie estas kvazaŭ hejme. Mi mem helpas Shi Xueqin, eminentan lokan instruistinon kaj lertan esperantistinon pri instruado de Esperanto ĉiun merkredon, kaj ni kune starigis tutpublikan kurson ĉiun sabaton matene.

Jen la fino de mia resuma raporto. Tamen mi devas ankoraŭ diri al vi, ke mi multe ŝatas viajn manĝaĵojn. Mi plej regalas min per nudelsupo, per angilsupo, kaj per viaj "rouyuan", speco de ravioloj…Nur unu specon de taŭfuo mi ne povas toleri: temas pri iu, kiu malbonodoras, laŭ mia pinta okcidenta nazo...


Kaj finfine, mi ne povus resti tute sincera al vi, ĉinaj geamikoj, se mi kaŝus al vi, ke mi enamiĝis ne nur al Ĉinio, sed ankaŭ al iu via samlandanino. Eble ĉi tio klarigas ĉion, sed ne gravas, ĉar ambaŭ amoj ligiĝas, tiu al Ĉinio kaj tiu al Shi Xueqin. Mi scias, ke vi ne ŝatas publike paroli pri sentoj. Respekte al via, kaj ŝia natura pudoro, mi do restos kiel eble plej diskreta...

Kiel redoni al vi tiom da jaddonacoj ricevitaj de Ĉinio, karaj amikoj ? Mi volas danki vin per mia instruo de Esperanto plej multe kiel eble. Mi deziras rapide lerni la ĉinan. Kaj ligi Ĉinion al Francio, Jiangsu-provincon al la regiono Rhône-Alpes, la urbon Zhenjiang al Bourg en Bresse, mia hejmurbo. Mi uzos ĉiujn miajn fortojn tiucele.

 

 




(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688