Kian impreson pri Koreio vi havas? Preskaŭ ĉiuj faris al mi la saman demandon, post kiam mi revenis el la 38-a Korea Kongreso de Esperanto. Ili interesiĝis ne nur pri la kongreso mem, sed ankaŭ, eĉ pli soife, pri ĉiutagaj aferoj aŭ viditaĵoj en Koreio.
Pri la kongreso mi jam aperigis artikolon kaj nun mi elektas kelkajn bagatelaĵojn por diri. Mi rakontas ilin libere laŭ tio, kio venas al mia kapo.
1. Monŝanĝo:
Kiam mi atingis flughavenon de Koreio, la unua afero por mi estis ŝanĝi monon.
Estis neatendite, ke nia ĉina mono povas esti rekte ŝanĝita kontraŭ la korea. En la 11-a de oktobro, 2006, 1 juano (RMB) = 111.61 W (koreaj juanoj ). Tio ne nur oportunas al ĉinaj vojaĝantoj en Koreio, sed ankaŭ vidigis nin pri la rilato inter Ĉinio kaj Koreio. Tion ne sciinte, mi kunportis kun mi nur usonajn dolarojn.
2. Metalaj manĝbastonetoj:
En restoracioj, kongres-manĝejo aŭ hejmo de mia korea amiko, ĉie oni uzas metalajn manĝbastonetojn.
Kompare kun tio, en Ĉinio oni tro multe uzas unufojajn lignajn manĝbastonetojn. El la vidpunkto de ŝparado de resursoj kaj protektado de ekologia medio ĉinoj ja devas lerni de koreoj.
3. Kimĉio:
Antaŭe mi aŭdis, ke koreoj ŝatas manĝi kimĉion. Nu, ĉi-foje mi ja tion spertis.
Kimĉio estas nemankigebla al la tri-foja manĝado de koreoj. Por fari kimĉion koreoj uzas ne nur brasikon, sed ankaŭ rafanon, ktp. Iuj diris al mi, ke ĉe ili estas pli ol 100 specoj da kimĉio. Estas bedaŭre, ke mi ne alkutimiĝas al la manĝaĵo, tro akra por mi. Tamen mi tre ŝatas kukurb-kaĉon, tre bongustan, kaj ankaŭ rizaĵon, tre molan, iom gluecan kaj bonodoran. Mi eĉ povas ĝin formanĝi sen pladoj.
Krome, mi rimarkis, ke koreoj tre racie selektas grenon, viandon, legomojn kaj fruktojn por prepari manĝaĵojn. Iliaj pladoj tute ne grasas. La racia nutrado estas eble la ĉefa kaŭzo, kial mi malmulte vidis surstrate dikulojn ĉe ili.
4. Trafiko:
En Seulo estas multaj aŭtoj, kiuj kuras en ordo. Tamen mi ne trovis trafik-policanon sur strato. Ĉio iras sub aŭtomata trafik-administrado. Tie estas multaj strataj ĝiboj por malrapidigi aŭtojn, kio ja estas bezonata por sekureco kaj malmultigo de trafikaj akcidentoj.
En Seulo metroo estas tre oportuna trafikilo. Laŭ mapo mi kalkulis, ke ŝajne estas ok linioj, kruciĝantaj kiel araneaĵo subtere de la urbo. Unuopa bileto laŭ distanco kostas 800-1300 W. La pli-ol-60-jaraj koreoj (fremdlandanoj ne) rajtas senpage veturi per metroo kaj aǔtobuso.
Jen estas kelkaj viditaĵoj rilate al metroo:
a. En ĉiu vagono estas difinitaj sidlokoj por maljunuloj, kripluloj kaj gravedulinoj. Vere, escepte de la supre menciatoj, neniu alia tie sidas, eĉ la sidlokoj estas vakaj. Sed male, se iu maljunulo eniras en la vagonon kaj ne trovas sidlokon, do sidantoj tuj stariĝas por cedi al li sidlokon.
b. En vagono mi du-foje renkontis gejunulojn studantajn la ĉinan lingvon. Oni diris, ke tiuj, kiuj posedas la ĉinan lingvon, eĉ nur nemulte, pli facile trovos laboron post diplomiĝo el universitato.
c. Por sekureco iuj homdensaj metro-stacioj estas tute fermitaj per vitro-muro. La pordoj tuj malfermiĝas aŭtomate, kiam la vagonaro haltas ĉe la stacio.
5. Prezo:
Kompare kun tiu de Pekino, la prezo de Koreio estas iom tro alta por ni, ĉinoj. La manĝaĵoj, precipe viandaĵoj, multe kostas, ĉ. dekoble, eĉ pli multe ol tiuj de Pekino. Ekzemple: 1 kuirita maizspiko kostas 2000W (ĉ. 18 juanoj). 1 bovlo da malvarmaj spagetoj kun legomoj (koree: NAENG MYUN) –6000~7000 W., 0.5 kg. da kaŝtano – 10000 W. Unuvorte, se vi gajnus salajron en Seulo kaj vivus en Pekino, do estus komforte. Se vi vivus en Seulo per pekina salajro, do estus mizerege. Tamen laŭ mia scio, koreoj ĝenerale enspezas pli multe kaj vivas pli riĉe. Ne maltrankviliĝu por ili, miaj karaj legantoj!
6. Konfuceanisma influo:
En Posco-muzeo, en vagono de metroo aŭ en hejmo de amiko, mi ĉie vidis skribaĵojn en ĉinaj ideogramoj, t.e. vortoj de Konfuceo, Menzio aŭ, eĉ ie, de Laŭzio. Tio pruvas la kulturan interfluon inter Ĉinio kaj Koreio en la historio.
7. Pri Seulo:
Seulo, ĉefurbo de la Korea Respubliko, antaŭe okupis nur terparton norde de Hanjiang-rivero kaj pro la urba disvolviĝo nun ankaŭ tiun sude de la rivero. Ĝi estas la centro de koreaj politiko, kulturo kaj ekonomio. Nun tie loĝas ĉ. kvarono de la tutlanda loĝantaro.
En Seulo mi promenis, butikumis, ekskursis kaj ĝuis la lokajn kulturon kaj etoson.
En Hankook-Universitato de Fremdlingvaj Studoj mi vidis strikon de laborantoj, sed ĝi tute ne malhelpis la normalan laboron en la universitato. La striko daŭris jam 195 tagojn, kiam mi forlasis Seulon en la 18-a de oktobro, kaj la problemo restis ankoraŭ nesolvita.
Pri Seulo mi havas ĝeneralan impreson: En Seulo ekzistas samtempe moderneco kaj antikveco, reformado kaj disvolvado. La popolanoj vivas kaj laboras en paco kaj kontenteco.
8. Korea nacio:
Post vizito al Posco-muzeo, mi sciiĝis: la nuna Posco estas unu el la plej progresintaj ŝtal-entreprenoj en la mondo. En 1968 ĝi naskiĝis en dezerto. Laboristoj ĵuris: "Se ni malsukcesos en la fabrik-konstruado, do ni dekstrenturnos nin rekten en la maron." Tio esprimas la firman volon kaj memfidon de la nacio por sukcesigi la aferon. De tiam estiĝis "la dekstrenturna spirito" por ĉiu Posco-ano. Kiaj konstruintoj! Nu mi havas profundan impreson: la korea nacio kun "dekstrenturna spirito" certe estas ĉiamvenka; korea nacio — nevenkebla nacio.
En la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento, la ekonomio de Koreio, Singapuro kaj Hongkong kaj Taiwan de Ĉinio disvolviĝis rapide. Ni nomis ilin "kvar draketoj" en Azio. Nun mi volas deprunti la vorton "draketo" por taksi nian najbaron Koreion: En miaj okuloj Koreio ankoraŭ estas "draketo", kiu nun daŭre flugas alten pli kaj pli! Sinceran kaj samideanan dankon pro via legado!
|