中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Tibetaj manĝaĵoj evoluantaj en heredado
2011-02-22

de TIAN LI

 


"Zanba", ĉefmanĝaĵo de tibetanoj 

 

    Tibetaj manĝaĵoj havas longan historion en la ĉina kulturo pri trinkaĵoj kaj manĝaĵoj. Iuj el ili havas kuracan efikon, ekz., sekalo, kiu estas grava drogo en la libro de tibeta medicino "Jing Zhu Ben Cao" kaj efikas por kuraci plurajn malsanojn. Laŭ statistiko de aŭtoritata departemento, en la vastaj paŝtejoj kaj kamparo de Tibeto tre malmultas diabetuloj kaj podagruloj, kiuj konsistigas nur 0.01% de la totala loĝantaro de Tibeto. Tion oni ŝuldas al la tibeta ĉefmanĝaĵo "Zanba" farita el sekala faruno. Sekve de pluapaŝa esplorado pri la kuraca efiko de tiu ĉi manĝaĵo, "Zanba" iras al la tuta Ĉinio kaj ankaŭ al aliaj landoj. 

 


Butero 

 

    En la tibeta manĝo ofte vidiĝas poefaga viandaĵo kaj butero. Poefago estas besto apartenanta speciale al la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo kaj vivas tutjare en malvarmega dezerto kaj sur stepo rare vizitata. La tuta korpo de poefago estas trezoro kaj ĝiaj malsamaj partoj povas kuraci malsamajn malsanojn. Poefago estas nomata "Trezoro sur altebenaĵo". Butero, farita el bova kaj ŝafa lakto, estas ĉiutaga manĝaĵo de loĝantoj sur altebenaĵo kaj portas la nomojn "Viva oleo" kaj "Esenco de oleo".

 

    Krome, tibetaj fenkolo, sovaĝa ajlo, ulmo kaj aliaj servas kaj kiel kondimento kaj kiel tibeta drogo. Manĝaĵoj faritaj el tiuj materialoj estas ne nur bongustaj, sed ankaŭ utilaj al la sano.

 

    Historiaj literaturoj montras, ke en la 6-a jarcento multe riĉiĝis materialoj por tibetaj manĝaĵoj kaj evoluis tibeta kuirarto sekve de la kultura kaj ekonomia interŝanĝo de Tubo kun aliaj lokoj de Ĉinio kaj aliaj aziaj landoj, kaj ankaŭ dank' al la Silka Vojo. Precipe, post entibetiĝo de la han-a princino Wencheng en 641, ekis interŝanĝo de la nacioj Han-a kaj Tibeta pri manĝaj kulturoj kaj tiam la tibeta kuirarto unuafoje ŝanĝiĝis grandskale. Poste, en la 18-a jarcento la kuirarto de Han-Nacio "Man Han Quan Xi" -- kortega bankedo de Qing-dinastio (1644-1911), estis alportita al Tibeto. Inter la manĝoj de la altebenaĵo aperis manĝaĵoj de Han-nacio, kiuj antaŭenpuŝis disvolviĝon de la tibeta kuirarto.

 

    Dank' al reformado kaj pordo-malfermo en la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento, ekfuroris turismado al Tibeto, tio refoje grandskale disvolvis la manĝan industrion de Tibeto kaj ĝian kuirarton. Iuj famaj manĝaj entreprenoj de Tibeto penadis fari siajn produktojn kun apartaj trajtoj, ekz., la tibetgustaj manĝaĵoj de la restoracioj Shangrila, Zanpuyan, Maji Ami k. a. estas vaste ŝatataj de klientoj el diversaj lokoj de la mondo. Nuntempe, en Lhaso funkcias centoj da tibetgustaj restoracioj, kaj la tibetmanĝa kulturo estas heredata kaj evoluanta en la kontinua ŝanĝiĝo.

 


Manĝaĵoj kontinue reformataj 

 

    Responde al gustoj de diversaj homoj, oni kaj tenas la tradician faradon de la tibetaj manĝaĵoj kaj senĉese plibonigas ilian kuirarton. La verda manĝaĵa kulturo konsideranta samtempe la nutron, guston, koloron kaj kvaliton jam anstataŭis la tradician manĝmaterialojn, kiaj butero, "Zanba", bovaĵo kaj ŝafaĵo. 

 


Tradicia tibetstila ŝafaĵo 

 

    "La nuna tibeta manĝo ne nur tenas sian tradician karakteron, sed ankaŭ sin reformas por ke pli da homoj akceptu iliajn gustojn. Antaŭe, tibetanoj faris manĝaĵojn nur por sia propra konsumado, kaj neniam pensis pri industriigo de tibetaj manĝaĵoj. Hodiaŭ, sekve de rapida disvolviĝo de la tibeta ekonomio, precipe pro disvastigo de interŝanĝoj kun aliaj lokoj, la nomata industrio havas gigantan latentan forton por disvolvo kaj komercado," diris Zhu Liqun, prezidanto de la asocio de vendejoj de trinkaĵoj kaj manĝaĵoj kaj restoracioj de Tibeto.

 


La restoracio Maji Ami en Lhaso 

 

    La bufedejo de tibetgustaj manĝaĵoj en la strato Bakuojie famas en Lhaso. Ĝia kuiristo diris, ke la bufedejo liveras al klientoj ne nur buter-teon kaj "Zanba" kun tipa tibeta gusto, sed ankaŭ diversformajn bankedojn el neĝlotuso, ĉina raŭpofungo kaj aliaj trezoraj indiĝenaj produktoj efikaj por la sano kaj kuracado.

 

    Sekve de la socia evoluo tibetaj manĝaĵoj estas troveblaj en diversaj lokoj de Ĉinio. La restoracio Maji Ami en Lhaso havas filiojn en Pekino, Ŝanhajo kaj Kunmin, ĉefurbo de Yunnan-provinco en sudokcidenta Ĉinio. La tibetaj restoracioj alportas ne nur ĝuon de gustoj de tibetaj manĝaĵoj, sed ankaŭ sperton de kulturo de neĝkovrita altebenaĵo.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688