中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Reago al raportoj pri la koto-ŝtona fluo en Zhouqu (XI)
2010-08-20

    Felipe Castro (Brazilo)

    Fakte, kion diri pri katastrofo? Mi nur povas aserti, ke ĉio kio okazas ne estas vane, eĉ la detruo venas por renovigo, kaj mia fido je la vera spirita vivo, la reala vivo, ĉar ĉi tie estas nur lernejo por nia spirito, tio ja konsolas min pri la bedaŭrindaĵoj kiujn la vivo povas alporti al ni ĉiuj.

    Forton kaj esperon, tion mi deziras al vi ĉiuj.

 

    Daniel Bebelacqua (Urugvajo)

    Pri la koto-ŝtona fluego en via lando mi sciis pere de diversaj novaĵspacoj en la nacia televido de mia lando.

    Estas terure tio, kio okazis kaj la grandega nombro de mortintoj kaj vunditoj, kiujn lasis tiu tragedio. Opinion pri tio mi ne povas doni, ĉar ne temas pri io opiniebla, nur sentebla; kaj kompreneble, nur la homoj, kiuj travivis tiun malgajegan sperton, vere konscias pri la graveco de la vivo kaj doloro kiun alportas tia natura katastrofo. Mi nur povas kondolenci kaj oferi mian plej sinceran respekton al la amikoj kaj familianoj de tiuj, kiuj suferis la sekvojn de tiu katastrofo.

 

(Redaktoro: Li Jianhua)





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688