中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Reago al raportoj pri la koto-ŝtona fluo en Zhouqu (X)
2010-08-19

    Bojidar Leonov (Bulgario)

    Kun malĝojoj, tristo kaj doloro mi eksciis pri Via tragedio! Akceptu miaj kaj nome de Tutmonda Ortodoksa Ligo Esperantista (TOLE), AIS- Bulgario, Internacia Universitato Karlovo niajn tutkorajn kaj sincerajn kondolencojn al la familianoj de la mortintoj!

    Malgraŭ, ke ni ne povas esti nun korpe inter Vi kaj helpi ĉe la rekonstruo de Viaj domoj, ni estos spirite kun Vi! Ni la ortodoksuloj -esperantistoj preĝos por Vi, por la resaniĝo de la suferintoj kaj ni esperas, ke la Kredo kaj Dio helpos al ili travivi la memoron pri la tragedio! Ni scias, ke la frata ĉina popolo travivis kelkajn natur-katastrofojn kaj ni esperas, ke ankaŭ nun Vi trovos fortojn sukcese venki la naturon, baldaŭ rekonstrui Viajn domojn! Kiel scienculo, fakulo - ekologo, mi instruas al la homoj, kion ni devas fari por ne kaŭzi ekologian katastrofon en la naturo, sed bedaŭrinde ni ne povus antaŭvidi la tragediajn postsekvojn por la homaro, kaŭzotajn de la naturaj fenomenoj kaj naturkastrofoj! Bedaŭrinde la scienco ankoraŭ ne povus antaŭvidi kie kaj kiam okazos tiel katastrofaj naturfenomenoj por siatempe averti la loĝantaron.

    Kun sinceraj amikaj kondolencoj kaj tutkoraj bondeziroj por solvi la problemojn kaŭzitajn de la tiu natura katastrofo.

 

    Kolonelo Kanjo Kanev (Bulgario)

    Malgraŭ, ke Ĉinio estas malproksima de ni, ni la bulgara popolo kaj la bulgaraj geesperantistoj kun grandega surprizo eksciis pri tiu malbonaŭgura informo kaj ni konstante observas la situacion ĉe vi. Eble inter viktimoj estas ankaŭ geesperantistoj. Lige kun tio mi je la nomo de esperantista societo "Kolombo de la paco", Galabovo, Bulgario klinas kaj esprimas niajn kondolencojn al la viktimoj. Ni bondeziras baldaŭan resanigon de la vundoj.

 

(Redaktoroj: Li Jianhua k Zhang Xiaotong)





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688