Ruben Diaconu Tkachenco (Argentino)
Verdire mi ne aŭdis pri tiu katastrofo, malgraŭ ke en televido ĉiutage oni povas sciiĝi pri tio diversloke tutmonde. Do mi dankas pro via informo kaj disvastigo.
Bedaŭrinde mi ne povas helpi vin pli rekte. Mi loĝas tre malproksime kaj en lando kun ne bona monsituacio kaj mia persona situacio estas iom pli komplika. Sed mi ĉiam klopodas havi pozitivan vidpunton antaŭ la problemoj kaj ĉiam lukti por supervivi eĉ dum tre ega malbona sitiuacio. Pro tio mi pensas ke en via lando antaŭ ĉi tiu katastrofo tutcerte kun la helpo de volontuloj kaj niaj preĝoj vi iom post iom iros antaŭen!
Ricevu miajn plejn tutkorajn bondezirojn!
Albert Wickler (Luksemburgo)
Jes, mi sekvas la okazaĵojn ĉe vi same intense, kiel cetere ankaŭ la katastrofojn en Pakistano aŭ Bangladeŝo. La germana televido, kiun mi plej rigardas hejme, tre intense kaj zorge raportas pri tiuj tristaj eventoj. Cetere pli da kaj same gravaj katastrofoj okazas ja pli kaj pli en la tuta mondo.
Kion skribi, se mankas al mi la vortoj pro sincera kunsento kun la viktimiĝantaj familioj... Nepre ne perdu la kuraĝon, la tuta tero estas daŭra ŝanĝanta vivospaco kaj - nepre ne forgesu - la naturo ne bezonas nin kaj ne adaptiĝos al ni, sed estas ĝuste inverse.
Vi rimarkas mian iom filozofian aliron kaj aldonas personan komenton:
Mi ofte demandas min, ĉu ni (la homaro) ne mem kulpas pro “certa vola blindeco”, ĉar ni pli kaj pli 'perfortigas' la teron kun sia naturo, ŝajne supozante, ke nur ni homoj havas la rajton plenigi kaj foruzi pli kaj pli la tutajn riĉaĵon de la tero en ĉiam pli rapida tempo. Bestoj, plantoj kaj la “normala” naturo apenaŭ havos ŝancon ekzisti kaj funkcii, se ni homoj daŭrigas multnombriĝi daŭre pli kaj pli...
Ofte jam mi pensis - malgraŭ protestoj diversflankaj - ke la unuinfana politiko de Ĉinio estis tute inteligenta unua kaj necesa paŝo, ĉar ĝi certe dum nuna tempo evitis plian homan mizeron, kvankam kultura miskompreno de seksekvilibra neceso kondukis bedaŭrinde al troo da viroj ev. sen grandaj esperoj trovi virinon...
Ĉu ni homoj pretos tute ĝenerale malpliiĝi iom post iom por pli inteligente sin aranĝi kun, kaj profiti de, tiu planedo aŭ ĉu ni ne reagos, daŭrigos kaj poste nur plendos pri katastrofoj, kiujn ni estus povintaj eviti plej grandparte t.e. NE ekloĝi en facile inundeblaj lokoj, NE daŭre foruzi pli da natura spaco, serioze pripensi homajn rajtojn pri egalaj vivkondiĉoj ktp. Kompreneble mi unualoke pensas al ni en la okcidentaj landoj eŭropaj kaj usona, kaj ne al la ĉinoj, kiuj ja principe “nur” volas ankaŭ sian parton de pli bona vivo, kia ĝi ja sendube ekzistas ĉe ni en Luksemburgo.
La klimatŝanĝo ludas sian - por la homoj - negativan rolon sendube, ĉar nur iom da altiĝo de aertemperaturo altigas ties akvokapaciton kaj pli kaj pli da fortaj veterinfluoj kaj fortaj rapidinundoj logike sekvos...
Ni bezonas eventuale nun unu racian seriozan, ne partipolitikan, sed filozofian superan mondan konsilantaron (sennacia, sen politika, sed grava etika influo), kiu estos aŭskultata internacie kaj montros al ni la vojon por kune travivi plej individue lojala sur tiu planedo.
Ĉu mi tro revas?
Detlev Blanke (Germanio)
Kun granda maltrankviliĝo ni sekvas la televidajn programojn, kiuj raportas pri la katastrofoj en via grandega lando. Ni ankaŭ dankas pro viaj informoj. Kiel mi povis vidi el viaj esperantlingvaj raportoj, via lando tuj organizis efikan helpon, i.a. mobilizante soldatojn. Pro tio ni tre esperas, ke la ĉina popolo, pro sia konata kunlabora solidareco, sukcesos venki la malfacilaĵojn.
Koffi Doumegnon (Togo)
Kiel jam dirite mi ne estis antaŭe informita pri tiu ĉi natura katastrofo en Ĉinio, mi ĵus vizitis la tri paĝojn, kaj vidis tion, kio okazis.
Vere vortoj mankas al mi por esprimi kion mi sentis kaj daŭrigas senti vizitinte la tri paĝojn. Kia teruraĵo!
Bonvolu ricevi miajn plej tristajn kondolencojn pro tiu ĉi terura natura Katastrofo. Mi montris la bildojn al miaj kolegoj de la Afrika Centro Esperantista, kiuj estas ĉiuj afliktitaj pri tiu ĉi katastrofo. Ili ne forgesis la viktimojn kaj la tutan popolon de Ĉinio, preĝas ke Dio mem konsolu vin.
Se nia financa situacio tion permesis, ni ne hezitus sendi nian financan kontribuon por helpi al la rekonstruo de la domoj, kaj helpi al tiuj, kiuj estis savitaj el tiu katastrofo, sed sciu ke ni neniam forgesos vin en niaj ĉiutagaj preĝoj.
Mi ŝatus fari demandon al vi :
Ĉu oni ne povas antaŭe pretervidi kaj eviti tiajn
koto-ŝtonajn fluojn?
Kia mondo?
Tiaj katastrofoj, abomenaĵoj tiel malĝojigas min, ke
la vivo sencon ne plu havas por mi.
Mi portas la tutan popolon de Ĉinio en mian koron,
ĉiutage preĝas por ke nia Dio ŝirmu vin kontraŭ
tiaj naturaj katastrofoj.
Luciano Viviani (Italio)
Malĝoje oni ricevas tiujn tristajn ret-mesaĝojn.
Kiam okazas katastrofojn kiel tiu kiu frapis vian Landon, oni ekkonscias kiom granda estis la homo kiam konstruis tion kio estis detruita kaj kiom li estas malgranda antaŭ la fortoj de la naturo.
Sed, feliĉe, en la homo restas ĉiam grandaj valoroj: la unio, la solidareco kaj la volo helpi proksimumon frapitan de tragedio.
Kune kun miaj kondolencoj, alvenu al vi kaj al viaj gesamlandanoj miaj partoprenantaj kuraĝigoj por subteni la animojn de la survivintoj kaj la klopodojn de la helpantaj volontuloj.
Ĵajro (Brazilo)
Mi ŝatus fari pli ol nur skribi sed mi legis viajn raportojn kaj mi nur bedaŭris.
Diru vi al via popolo, ke ili ne estas sole en la aktivado, diru vi al via popolo, ke ankaŭ en fora Brazilo ni alfrontas la saman aferon kaj la larmoj estas la samaj.
Transdonu vi al via popolo miajn vortojn kaj diru ankaŭ, ke mi almenaŭ preĝas por viaj bonfartoj.
(Redaktoro: Jin Chenxi) |