中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Reago al raportoj pri la koto-ŝtona fluo en Zhouqu (VII)
2010-08-17

    Josip Pleadin (Kroatio)

 

    Estimata redaktoro,

 

    Dum jaroj mi estis leganto kaj abonanto de "El Popola Ĉinio", kiam ĝi aperadis kiel papera revuo. La unuajn paŝojn en Esperanto mi faris ĝuste per legado de tiu interesa kaj bele presita periodaĵo. Nun la binditaj jarkolektoj (mankas nur malmultaj!) kuŝas sur la bretoj de la societo "Dokumenta Esperanto-Centro", kiun mi fondis.

 

    Kiel aktiva esperantisto, de tempo al tempo mi vizitadas ankaŭ la retejon de la nuntempa "El Popola Ĉinio", eksciante tie novaĵojn pri via lando, ĝeneralaj eventoj en la mondo kaj pri la Esperanto-movado. Tio kompletigas mian bildon pri la mondo, riceveblan per spektado de nacia televido kaj legado de nacilingvaj ĵurnaloj. Tio ankaŭ grave kompeletigas mian superrigardon pri la aktuala stato de la Esperanto-movado.

 

    Lastatempe mi rigardis ankaŭ la fotojn pri la terura tragedio kaŭzita per inundoj en via lando. Ion similan mi neniam vidis! Estas nekredebla forto de la naturo, kaj la elĉerpiga lukto de la ĉina popolo kontraŭ ĝi. Laŭ mia sperto, en la nuntempa mondo, kiam potencialaj legantoj estas superŝutataj per amaso da informoj, la maniero de informado uzata de "El Popola Ĉinio" estas tre oportuna. Ne vane oni diras ke "unu bildo parolas pli bone ol mil vortoj"! Bone ilustritaj informoj kun mallonga, sed informriĉa teksto, pli forte allogas legantojn ol multvortaj artikoloj neilustritaj. Kun plena respekto al vi kiel redaktoro, kaj viaj kunlaborantoj, mi kuraĝas rekomendi vian retejon al miaj Esperanto-amikoj.

 

    Esperante ankoraŭ longe povi legi la retejon de "El Popola Ĉinio", mi esprimas mian sinceran kondolencon al la familioj de la pereintoj en la tragediaj inundoj en via lando.

 

(Redaktoro: Jin Chenxi)





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688