中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Reago al raportoj pri la koto-ŝtona fluo en Zhouqu (VIII)
2010-08-17

    Mikaelo Bronsxtejn (Rusio)

    Kara samideano,

    mi tutkore kondolencas vian popolon kaj ĉefe - la familiojn de la forpasintoj kaj suferintoj.

    Mi deziras, ke ili havu forton kaj kuraĝon por travivi la kruelan atakon de la sorto.

 

    Tahira Masako (estro de Internacia Fako de JEI)

    Kara s-ro Li Jianhua,

    (kopie al Internacia Fako de Japana Esperanto-Instituto)

    Kiel konsoli la viktimojn de la koto-ŝtona fluo en Ĉinio! Preskaŭ ĉiutage japanaj ĵurnaloj raportas pri la katastrofo. La Japana registaro decidis helpi per 100,000,000 enoj (ĉirkaŭ 1,100,000 dolaroj) por manĝaĵoj kaj ĉiutagaĵoj. Se troviĝus esperantistoj inter la damaĝitoj, certe funkcios Konto Espero de UEA, por kiu esperantistoj mondonacas okaze de naturaj katastrofoj.

    Mi tutkore kondolencas la viktimojn kaj esperas al la savitoj kiel eble plej fruan resaniĝon kaj trankvilan vivon.

 

    Anatolo Sidorov(Rusio)

    Kara amiko,

    Dankon pro la sendita informaro pri Ĉinio. Jes, de mi viditaj kadroj per televidilo ne tuŝis mian imagon. Sed ĵus viditaj bildoj impresas pli forte. Mi vidas, ke homoj, savantoj kaj volontuloj ne sidas senmove sed laboras kaj laboras por normaligi la vivon. Mi deziras sukcesojn al la savantoj. Dankon pro la paĝo de El Popola Ĉinio.

    Amike, Anatolo

 

(Redaktoro: Zhang Xiaotong)





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688