中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Reago al raportoj pri la koto-ŝtona fluo en Zhouqu (V)
2010-08-17

    Manfred Westermayer (Germanio)

   

    Vi sendis la informon pri la katastrofo en Gansu kaj informis pri la tut-landa funebro.

 

    Ankaŭ en niaj germanaj radio-elsendoj estis informita, ke la ĉina prezidento proponis la solenan funebron.

 

    Mi vidis viajn bildojn. La naturaj katastrofoj estas pli oftaj nun: Inundoj en Pakistano, fajregoj en Rusio, tertremoj,...

 

    La homo estas malgranda vermeto rilate al tiaj okazaĵoj.

 

    Mi ja scias, ke mia konsilo povas esti nur parto de la solvo, kaj se ekzemple venas tiom granda pluvego kiel en Pakistano, ankaŭ arbaroj malmulte helpos, preventi inundojn. Tamen mi konsilas: planti arbojn, divers-specajn por teni la grundon pli bone.

 

    Eble vi ankoraŭ konas la informriĉan ĵurnalon TSkT (cn,eo); Profesoro Shen (Sheng) Ĉenru redaktis ĝin bonege.

 

    Christian Lavarenne kaj mi sendis la jenan artikolon:

 

    Ni savu la tibetan praarbaron kaj la aziajn riveregojn !

 

    El: Tutmondaj Scienco kaj Tekniko, 1996/3, p-oj 30 - 34 (cn, eo)

 

    Se vi havas ĝin en via biblioteko, vi povas legi la tuton sur nia retejo http://www.verduloj.org/tib_senarba.htm

 

    Se vi klakas sur la ĉinlingvan titolon vi trovos la tekston en hanyu (ĉina lingvo - Redaktoro).

 

    Mi ne trovis informon ĉu vi kolektas monon de esperantistoj por Zhouqu.

 

    Se jes - mi transdonos vian peton en la rondon de AVE-anoj (Asocio de Verduloj Esperantistaj).

 

    Eble por planti Esperanto-Arbaron je la deklivo.

 

    Krome, kiel aboninto de EPĈ mi mendas vian ĵurnalon Espero.com 2009 - kaj pagos tra via UEA-konto.

 

    Kaj fakte mi vizitis viajn informriĉajn raportojn pri la Tutmonda Ekspozicio en Ŝanhajo.

 

    Sed mi ne trovis la paĝon pri la ekologia urbokvartalo en Freiburg?

 

    Amike salutas / Freundliĉ grüßt / Kind Regards

 

(Redaktoro: Li Jianhua)





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688