中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Reago al raportoj pri la koto-ŝtona fluo en Zhouqu (IV)
2010-08-17

    A Giridhar RAO (Barato)

    Kun hororo, mi legas pri la katastrofoj en nia najbareco: la koto-ŝtona fluo en Ĉinujo kaj la inundegoj en Pakistano kaj Kaŝmiro.

    Kiom da vivoj perditaj; kiom da detruado kaj suferado!

     Kunsente kaj solidarece

 

    Jawaid Eahsan (Pakistano)

    Pakistanaj amaskomunikiloj informis pri la natura katastrofo en Ĉinio kiu okazis je 8-a de aŭgusto.

    Nome de pakistanaj esperantistoj kaj persone, mi elkore kondolendas. Malĝoje!

 

    Betty Chatterjee (Danio)

    Dankon pro via mesaĝo. Jes, mi persone aŭdis pri la funebro pere de BBC world news.

    Mi donu al viaj samlandanoj nome de miaj geamikoj en la dana movado niajn kondolecojn okaze de tiu ĉi terura naturakatastrofo. Kvankam la fotoj kiujn vi sendas al ni montras la mizeron, ili ankaŭ montras la rezolutecon de la civitanoj. Ni treege bedaŭras la suferojn de la homoj loĝantaj en Zhouqu, kaj ni admiras iliajn kuraĝajn klopodojn rekonstruante siajn domojn.

 

    Branco Paulo (Bruselo)

    En Bruselo, ĉefurbo de Europo, ni akompanis emocie la funebrajn ceremoniojn okazintajn en tutlanda Ĉinio pro la natura katastrofo kiu trafis Zhouqu-n pro koto-ŝtona fluo.

    Esperantistoj de Esperantista Brusela Grupo kunigas siajn korajn sentojn al la koraj sentoj de ĉiuj homoj en Ĉinio kaj en la tuta mondo kiuj kondolencas la familianojn de la viktimoj kaj bondeziras al ĉiuj, kiuj suferis pro la katastrofo.

   

    Ileana Schroder (prezidanto de DEA, Danio)

    Oni konstante informas pri la terura natura katastrofo en Ĉinio, kaj hieraŭ la dana televido montris la funebran solenaĵon. Mi sendas solidarecajn salutojn de la Dana Esperanto-Asocio (DEA).

 

(Redaktoro: Li Jianhua)





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688