中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Reago al raportoj pri la koto-ŝtona fluo en Zhouqu (I)
2010-08-17

    Michael Cwik (Belgio)

    Ĉu ekzistas publika solidarec-konto al kiu oni povus ĝiri monon por helpi?

    "Korajn salutojn!"

 

    Mikaelo Lineckij (Ukrainio)  

    Nome de Ukrainia E-asocio mi esprimas miajn sincerajn kondolecojn al la suferinto de la natua katastrofo.

    Ĉi-jare la naturo ŝajne tute freneziĝis kaj kiel la sekvo - multegaj suferintoj tra la tuta mondo...

    Kunlabore kaj serve por vi!

 

    Rimon Lusi (Israelo)

    Kondolence el Israelo!

    Mi disvastigis la informon ankaŭruslingve (vere ne estis multe konata).

    Dezirante la plej rapidan rebonstaton al suferintoj de la kruela naturo.

 

    Glebo Malcev, Kaunas (Litovio).

    Estimataj samideanoj!!

    Kun kordoloro mi eksciis pri la terura katastrofo en Zhouqu. Tie, en Eŭropo, amaskomunikiloj ial silentas pri la eventoj en Ĉinio, do nur danke al la esperantistoj ĉi malfeliĉa okazo iĝis konata en mia lando.

    Bonvolu akcepti miajn sincerajn kondolencojn al la parencoj de mortintoj. Mi esperas, ke heroa ĉina popolo rapide riparos la difektojn, kaŭzitajn de naturo kaj ĉi vundo ne plu doloros.

 

    Frank Merla (Germanio)

    Ja estas ŝoka afero kaj mi petas vin pludoni al la viktimoj miajn bondezirojn pri plia sukceso kaj resaniĝo.

    Kun amika saluto

 

    Viktor Lufimpu (DR Kongo)

    Karaj Samideanoj,

    Kun granda bedaŭro ni vidas tiujn bildojn, ricevu niajn kondolencojn el DR Kongo.

 

(Redaktoro: Li Jianhua )





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688