中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Grandan sukceson al ŜME!
2010-06-10

    Luigia Oberrauch Madella (Italio)

 

    Mi elkore dankas pro la informo pri la inaǔguro de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio. Bedaǔrinde mi nun nur eblas vojaĝi per la ... penso, ĉar mi loĝas preskaǔ ĉe la alia parto de la globo. Tamen mi estas scivolema je tio, kion vi sukcesas fari en Ŝanhajo. Via urbo estas tre bela kaj certe ankaǔ la Monda Ekspozicio estos sukcesa, ĉu ne?

 

    Do mi bondeziras al vi bonegan veteron, multajn kontaktojn kun scivolema publiko kaj trankvilan interparoladon kun homoj, kiuj interesiĝas pri nia lingvo Esperanto, tre utila kaj samtempe tute neǔtrala! Ĝi ja estas bezonata en tiu ĉi nia mondo.

 

    Jarmila, sekretariino de AEH (Asocio de Esperantistoj Handikapuloj) el Pardubice, Ĉeĥa Respubliko, Eǔropo

 

    Mi tre interesiĝas pri la monda ekspozicio. Sed kiel 80jara pensiulino mi ne havas bonan sanon kaj monon por veturi tiel malproksimen. Sed, kiam Vi pretigus prezentadan filmeton, kiun ni povas malfermi en tiu ĉi ret-poŝto, tio estus tre belega. Ankaǔ nia Ĉeĥa Respubliko tie havos standon, mi nur legis tion en nia ĵurnalo. Ankaǔ mi ĝojatendas, se mi kaptos la raportaĵon en nia televido.

 

    Mi deziras al Vi, al Via popolo grandan sukceson por prepari la ekspozicion plej bela el ĉiuj, kiuj jam estis.

 

    Gwenda Sutton (Nov-Zelando)

 

    Kun plezuro mi povas diri ke novaĵo pri la Monda Ekspozicio estas vaste raportita ĉi tie radie, televide kaj ĵurnale.

 

    Mi legis ke la nov-zelanda sekcio situas en bona loko kaj espereble allogos multajn homojn viziti Nov-Zelandon.

 

    Mi vizitis Ĉinion kvar semajnojn en 1986 kaj dum UK ĝuis bankedon provizitan por abonantoj de El Popola Ĉinio.





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688