中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Letero de germana amiko Verner -- “Esperanto estas la unika fremda lingvo, kiun mi regas. Pere de ĝi mi multe scias pri vi.”
2009-10-19

    Verner (Germanio):

 

    Mi ja legis kaj vidis en viaj retpaĝoj pri viaj ĝojo kaj fiero pri la 60a datreveno de fondo de via popolrespubliko. Tre sincere kaj kore mi gratulas vian popolon pri tiu tago. Estu ankaŭ sukcesa via estonto.

 

    Estas malfacile elekti iun konkretan artikolon el via retejo, ĉar mi foliumas viajn paĝojn, kvazaŭ legante interesan revuon, mi do legas foje-foje alian temon, ĉiam spontane.

 

    Al mi plej ĉiam plaĉas artikoloj pri via historio. Pri viaj lando kaj popolo ofte estas film-serioj en niaj televidaj programoj, kaj pri viaj lando kaj popolo kaj pri nova historio, krome pri via antikva historio ktp.

 

    Same, en seriozaj revuoj oni tre klare informiĝas pri via aktuala situacio, sociaj-politikaj problemoj, medio-protektado, sociaj ŝanĝoj.... do mi preferas la germanan revuon "Spiegel".

 

    Se estas artikoloj de vi, tiam estu kaj koncizaj kaj profundaj artikoloj laŭ la konkreta situacio, sed neniam estu propagando.

 

    Neniu ŝtato, neniu popolo havas kaŭzon honti informi pri propraj malagrablaj, neŝatataj temoj.

 

    Estimataj geamikoj, proverbo instruas: "kiu deziras trinki puran akvon, tiu iru al la fonto". Pro tio mi preferas legi viajn artikolojn, Esperanto estas la unika fremda lingvo, kiun mi regas. Pere de ĝi mi multe scias pri vi.





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688