中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Ĉu Zhou Enlai vere parolis Esperanton?
2009-10-12

    Dietrich M. Weidmann (kunprezidanto de Svisa Esperanto-Societo):

 

    Mi persone havas informpeton: Mi estis en mia juneco en la 1970-aj jaroj kiam mi eklernis Esperanton granda admiranto de la ĉina givdanto Zhou Enlai, pri kiu mi sciis, ke li estis granda favoranto aǔ kiel mi kredas scii eĉ aktiva parolanto de nia lingvo Esperanto.

 

    Mi emus fakte kiel kunprezidanto de Svisa Esperanto-Societo sendi al la Ĉina Ambasadejo en nia lando gratulmesaĝon por la 60-jariĝo de Ĉina Popolo Respubliko. Mi tial arde dezirus havi informojn konkretajn pri la Esperantisteco aǔ sinteno al Esperanto de Zhou Enlai kaj estus tre feliĉa se unu el vi povus al mi doni informojn pri tio. Nome mi deziras scii: Ĉu Zhou Enlai vere parolis Esperanton? Ĉu ekzistas konkretaj fontoj pri lia Esperanto-agado. Mi aǔdis el rakontoj, ke blinda la rusa poeto Eroŝenko estis lia Esperanto-instruisto kaj akompanis lin sur la Granda Marŝo. Ĉu tio estas nur mito, aǔ ĉu tio estas vera. Ĉu vi povas nomi literaturfontojn en la angla, franca, hispana, itala aǔ germana, kaj nature en Esperanto kaj la ĉina lingvoj? Mi anticipe dankas por viaj afablaj respondoj.

 

    Post kiam mi konsultis la libron “Konciza Historio de la Ĉina Esperanto-Movado” kaj aliajn materialojn, mi ne trovis rilatajn informojn pri lia esperantistiĝo. Eroŝenko forlasis Ĉinion jam en 1923, sed la Longa Marŝo okazis en 1934, tial estas neeble, ke li akompanis Zhou en Longa Marŝo.

 

Redaktorino: Chen Ji





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688